Influprincipoj kaj vendometodoj
Christian Bertin
70p. A5. Junio 2001
Eldonejo Christian Bertin
Resumo.
Pro nia edukado, la personoj, kiujn ni renkontas,
povas influi nin, tio estas konvinki nin pri ideo, pri ago aŭ pri aĉeto, per uzo de la sekvantaj influprincipoj
priskribitaj en la libro :
·
La principo de beleco (beluloj
aspektas pli inteligentaj, pli honestaj, pli fidindaj ol ili estas)
·
La principo de simpatio
o La principo de simpatio pro simileco
(ni preferas personojn, kiuj similas al ni)
o La principo de simpatio pro
komplimentado (ni preferas personojn, kiuj komplimentas nin eĉ se ili
evidente mensogas)
o La principo de simpatio pro
antaŭkonateco (ni preferas aĵojn aŭ personojn, kiujn ni
antaŭe konis)
o La principo de simpatio pro
kunlaborado (ni preferas personojn, kiuj kunlaboris kun ni)
o La principo de simpatio pro asociado
(ni preferas aĵojn kaj personojn, kiuj estas ligitaj al io aŭ iu
bona, bela, moderna, ktp)
·
La principo de kontrasto (du malsamaj aĵoj aŭ
personoj aspektas ankoraŭ pli malsamaj, kiam ili apudas aŭ sin
sekvas)
·
La principo de reciprokeco (Edukado instruis al ni returne agi
al personoj, kiel ili agis al ni. Se iu koncedas ion al ni, ankaŭ ni devas
koncedi ion al li)
·
La principo de malofteco kaj
malmulteco (maloftaj
okazaĵoj kaj malmultaj aĵoj pli valoras ol ordinaraj, kaj
ankoraŭ pli se ili maloftiĝas aŭ malmultiĝas)
·
La principo de konkurado (konkurado plivalorigas la celojn
aŭ celitaĵojn)
·
La principo de
kontraŭado al trudo (malpermesitaĵoj pli allogas)
·
La principo de
aŭtoritateco (ni pli volonte kondutas, kiel personoj kun titolo, diplomo, bela
kostumo aŭ uniformo kondutas)
·
La principo de
engaĝiĝo kaj kohereco (kiam ni decidis pri io, nia opinio pli kaj pli evoluas favore al tiu
decido, kaj ni kapablas eĉ inventi poste bonajn argumentojn por pravigi
nian decidon)
·
La principo de socia pruvo
aŭ de imitemo (En grupoj, ni emas konduti kiel la aliaj kondutas, precipe se ili
similas al ni).
La vendometodoj baziĝas sur iu
aŭ pluraj el tiuj influprincipoj.