Ekde
1988, la olimpikoj fine profitis de kvietiĝa periodo. La falo de la
berlina muro reunuigis Orienton kaj Okcidenton. La sporto eskapis de la
politiko, novaj sportofakoj aperis, dopado fariĝis grava problemo kaj mono fariĝis
la ĉefa rolanto en la nova olimpika spirito.
|
© CIO/COLL. MUSÉE OLYMPIQUE |
|
Harmonio
kaj progreso, jen la devizo de la seulaj olimpikoj en Suda Koreio. Olimpikoj
sub severa gardado : 100000 policanoj kaj militistoj estis mobilizitaj por
certigi la protekton de la atletoj kaj de la delegacioj. Malgraŭ tiu
sekureca etoso, 160 landoj ĉeestis kun 9500 partoprenantoj. Tiuj
olimpikoj estis esceptaj pro teknologio kaj pro reklamado. Tamen ili estis
makulitaj pro la afero Ben Johnson. La kanada sprintisto
estis deklarita pozitiva post kontraŭdopa kontrolo. Li devis redoni sian oran
medalon, tri tagojn post venko en la 100-metra kuro, rompinte la mondan
rekordon. Sur la dromo, la admirinda usona nigra atletino, Florence Griffith
Joyner, gajnis 3 medalojn, ŝi mortis konsekvence de dopado en 1998. La
naĝistino de Orienta Germanio Kristin Otto, gajnis 6 orajn medalojn.
Ŝiaj postaj riveloj pri la dopado vekis gravan debaton. La
ĉampionino Florence Griffith Joyner mortis sekve de dopado en 1998.
© CIO/COLL. MUSÉE OLYMPIQUE |

© J.-M.
LOUBAT/VANDYSTADT/ALLSPORT
Ben
Johnson perdis sian medalon post pozitiva kontraŭdopa kontrolo
|
© B. MARTIN/ALLSPORT |
|
La
nombro de partoprenantoj superis 10000 en la olimpikoj de Barcelono. 171
landoj partoprenis, inter ili la reunuiĝinta Germanio. Sudafriko revenis
post 28-jara foresto. La atletoj de la malnova Sovetunio konsistigis
unuiĝintan teamon. Ili defilis malantaǔ la olimpika standardo kaj unualoke
rangis en la kurado al la medaloj. Basbalo aldoniĝis, same kiel
badmintono kaj ina ĵudo. Pli ol 250 oraj medaloj estis disdonitaj en
Barcelono. |
Preskaŭ
11000 partoprenantoj el 197 landoj estis en Atlanto. Kamboĝo, Irano, Irako
kaj Palestino por la unua fojo ĉeestis. La olimpika flamo estis ekfajrigita
de la boksisto Muhammad Ali (Cassius Clay). La festo okazis malgraŭ la
eksplodo de bombo en la olimpika parko "Centenial Olympic Park" kiu
mortigis du personojn. La olimpikoj proponis 26 sportojn, 36 sportofakojn kaj
271 konkursojn, tio estis 12 pliaj ol en Barcelono.
Ankoraŭ novaĵoj
en la programo : plaĝa volejbalo, tutgrunda biciklado, laŭtempa
individua biciklado kaj softbalo, kio estas nur ina sporto. La sprintisto Michael Johnson gajnis historian
duopon en 200-metra kaj 400-metra kuroj. La franco David Douillet fariĝis
olimpika ĉampiono en ĵudo. Ankaŭ Marie-José Pérec gajnis oran
medalon. La turko Naïm Suleymanoglu restis la sola halteristo, kiu trifoje
gajnis oran medalon en 1988, 1992 kaj 1996.
|
© VANDYSTADT Michael Johnson gajnis du
orajn medalojn,
en la 200-metra kaj 400-metra kuroj |
|
© M. COOPER/ALLSPORT Muhammad
Ali ekfajrigis la olimpikan
flamon |
|
© ALLSPORT |
|
© S. KEMPINAIRE/VANDYSTADT |
En
Atlanto, du francoj gajnis orajn medalojn : David Douillet kaj Marie-José Pérec
(fotoj ĉi-supere)
|
© ALLSPORT |
|
Greka-romia
lukto inter la ruso Alexandr Karelin (dekstre) kun ora medalo kaj la usonano
Simiak Ghafan |

© ALLSPORT
Naïm Suleymanoglu, ormedala
en 1988, 1992 kaj 1996