3,5
miliardoj da televidantoj spektos la olimpikojn en la stadionoj de Sidneo.
Estos rekordoj, intensaj dueloj kaj kompreneble amaraj elreviĝoj. Pli ol 10000 atletoj estas atendataj. Por ili, verŝajne plej gravas
venki, sed antaŭ ĉio, esti alvenintaj je la nivelo de tiuj olimpikoj
de la jarmilo, kiuj anoncas sin legendaj.

© AUSTRALIAN TOURIST
COMMISSION ALL RIGHT RESERVED
Ekologiaj olimpikoj.
|
© AUSTRALIAN TOURIST COMMISSION
ALL RIGHT RESERVED |
© AUSTRALIAN TOURIST COMMISSION ALL RIGHT RESERVED Tipe aŭstralia emblemo : silueto de
atleto el bumerangoj |
La kandidatiĝo de Sidneo, kiu promesis
la absolutan respekton de la ĉirkaŭaĵo en sia projekto,
profitas je grava subteno fare de la aborigenaj socioj kaj ekologiaj organizoj. La aŭta veturado
estos reduktita sur la vojoj al la olimpikaj lokoj. Ĉiuj seĝoj
estas mulditaj el senPVC-a materio. La pluvakvo estos kaptita el la stadiona
tegmento por akvumi la gazonon kaj multaj ekipaĵoj funkcios dank'al suna
energio. |
Belega olimpika stadiono funde de golfo.
|
© AUSTRALIAN TOURIST
COMMISSION ALL RIGHT RESERVED |
|
Por
tiuj olimpikoj de la jarmilo, oni atendas pli ol 10000 partoprenantojn por konkuri
en 28 sportoj. La olimpika stadiono de Sidneo, kiu similas al papilio, estas
la ĉefa elemento de la olimpika parko en Homebush Bay. Dank'al sia
noveca dezajno, ĝi povas akcepti 110000 sidantajn spektantojn. Tion oni
neniam vidis antaŭe en la historio de la olimpikoj. La triatlono okazos
antaŭ la sublima operejo de Sidneo kaj la velkonkursoj okazos en la
golfo kaj sur la Pacifika Oceano. Tio estas fabela ĉirkaŭaĵo
por la atletoj, same kiel por la milionoj da spektantoj. |
La
estonteco de la olimpikoj.
Malgraŭ
la deziroj bremsi la gigantecon, la olimpikoj de la jaro 2000 en Sidneo
anonciĝas luksaj. Miliardoj estis investitaj en programo de gravaj
laboroj, precipe por infrastrukturoj. La buĝeto de la Sidnea Organiza
Komitato por la olimpikoj (Socog) por funkciigi la grandegan olimpikan
maŝinon atingas 1,5 miliardojn da Eŭroj. Flanke de la enspezoj,
sponsorado alportos 0,5 miliardojn, televidaj rajtoj same impone alportos 0,6
miliardojn. Televido estas nemalhavebla por financi, same
kiel por konigi la okazaĵon. Alia afero estas certa : la batalo kontraŭ la
dopado estos ankoraŭ pli fortigita. Tio estas maniero por redoni al la
olimpikoj la iaman prestiĝon kaj memorigi ke, malgraŭ la miliardoj,
la olimpikoj restas antaŭ ĉio ludoj.
Triatlono kaj pentatlono.
Du olimpikaj konkursoj arigas plurajn
sportofakojn : moderna pentatlono (kurado, rajdado, skermo, naĝado kaj
pafado) kaj triatlono (kurado, naĝado, biciklado). Tiu
lasta konkurso okazos por la unua fojo en Sidneo. Inoj, por la unua fojo en la
olimpika historio, partoprenos en konkursoj de moderna pentatlono. Entute, inoj
estos ankoraŭ pli multnombraj en Sidneo ol en Atlanto, kun 42% de la
atletoj, sed ilia partopreno restas malegala laŭ la landoj.
La naĝisto
Michael Klim, stelulo de la aŭstralia sporto.
© ALLSPORT/VANDYSTADT

© R MARTIN/VANDYSTADT
Catherine
Freman : Multaj senpacience atendas ŝian duelon kun Marie-José Pérec.
La
fetiĉoj de Sidneo.
|
|
|
Ili nomiĝas Millie, Syd kaj Olly kaj simbolas
tri virtojn de ĉiuj partoprenantoj : optimismo, dinamismo kaj amikeco.
Plie, la tri fetiĉoj de la olimpikoj estas aŭstraliaj : Syd estas
ornitorinko, Millie estas ekidno kaj Olly kukaburo. |
Ateno en 2004.
La organizaj komitatoj bezonas plurajn jaron por
prepari kandidatiĝon de siaj urboj. La IOK klopodas por loki la olimpikojn sur la 5
kontinentojn. En 2002 la vintraj olimpikoj okazos en Salt Lake City kaj en 2004
la olimpikoj reiros al la urbo, kie okazis la unuaj olimpikoj de la moderna
erao en 1896. Oni ofte pledis ke Ateno devus estis la konstanta loko de la
someraj olimpikoj ĉar Grekio estas ties lulilo.