Tiu kurso estas traduko de la angla kurso trovebla ĉe hejmo. Vi povas skribi al la aŭtoro klakante al skribi
La korea alfabeto estis inventita de la reĝo Seojong la Granda en 14xx.
Ĝi konsistas el 24 literoj kunigeblaj en silabojn.
Tiel la korea lingvo estas multe pli facila ol la japana aŭ la ĉina lingvo. La reĝo Seojong,
per la kreo de tiu alfabeto, kiam la intelektuloj kaj la korteganoj nur admiris la ĉinan lingvon kaj
konsideris ĝin kiel la simbolo de moderna civilizacio, volis faciligi la edukadon de sia popolo.
Jen la literoj:
| Litero | nomo | prononco | sono |
| ᄇ | Bieup | p aŭ b | aŭdigu |
| ᅡ | a | aŭdigu |
Jen silaboj kun tiuj du literoj. Ĉu vi povas prononci ilin? Por kontroli la prononcon, movu la kursoron sur la vorton.
| 바 | |
| 바바 |
Jen plia litero:
| Litero | nomo | prononco | sono |
| ᄂ | Nieun | n | aŭdigu |
Jen silaboj kun tiuj literoj. Provu prononci ilin! Por kontroli la prononcon, movu la kursoron sur la vorton.
| 나 | |
| 나나 | |
| 바나나 |
Ĉiu korea silabo devas komenci per konsonanto. Por indiki silabon, kiu komenciĝas per vokalo oni metas konsonanton sen prononco, pro tio ĝia formo aspektas kiel la cifero nulo.
| Litero | nomo | prononco | sono |
| ᄋ | Ieung | sen prononco | aŭdigu |
Jen ekzemploj de silaboj per la lernitaj literoj. Provu prononci ilin! Por kontroli la prononcon, movu la kursoron sur la vorton.
| 아바 |
| 아바나 |
| 반 |
| 안나 |
Jen nova litero "ᄆ (m):
| Litero | nomo | prononco | sono |
| ᄆ | Mieum | m | aŭdigu |
Jen ekzercoj per la nova litero "ᄆ" (m) kaj ĉiuj antaŭaj literoj. Provu prononci ilin! Por kontroli la prononcon, movu la kursoron sur la vorton.
| 마나마 |
| 안남 |
| 암만 |
Jen nova vokalo "ᅵ" (i), aldone al la jam konata "ᅡ" (a):
| Litero | nomo | prononco | sono |
| ᅵ | i | i | aŭdigu |
Jen ekzercoj per la nova litero "ᅵ" (i) kaj ĉiuj antaŭaj literoj. Provu prononci ilin! Por kontroli la prononcon, movu la kursoron sur la vorton.
| 나미비아 |
| 빈 |
Jen nova konsonanto "ᄅ" (r aŭ l):
| Litero | nomo | prononco | sono |
| ᄅ | Rieul | r aŭ l | aŭdigu |
En la korea lingvo, ĝi estas ĉiam skribita "l".
Jen ekzercoj per la nova konsonanto "ᄅ" (l) kaj ĉiuj antaŭaj literoj. Provu prononci ilin! Por kontroli la prononcon, movu la kursoron sur la vorton.
| 바바라 |
| 이란 |
| 리마 |
| 마닐라 |
| 말리 |
| 릴 |
| 마일 |
| 리비아 |
Jen nova konsonanto "ᄀ" (g aŭ k):
| Litero | nomo | prononco | sono |
| ᄀ | Giyeok | g aŭ k | aŭdigu |
La formo de tiu litero povas varii depende de la apuda vokalo. Tiel "gi" skribiĝas: 기.
Jen ekzercoj per la nova konsonanto "ᄀ" (g aŭ k) kaj ĉiuj antaŭaj literoj. Provu prononci ilin! Por kontroli la prononcon, movu la kursoron sur la vorton.
| 가나 |
| 기니 |
| 리가 |
| 알바니아 |
| 가이아나 |
| 감비아 |
Jen nova vokalo "ᅩ" (o), aldone al la jam konataj "ᅵ" (i) kaj "ᅡ" (a):
| Litero | nomo | prononco | sono |
| ᅩ | o | o | aŭdigu |
Ĉar tiu vokalo estas multe pli larĝa ol alta, ĝi ne lokiĝas apud la konsonanto sed sub ĝi.
Jen ekzercoj per la nova litero "ᅩ" (o) kaj ĉiuj antaŭaj literoj. Provu prononci ilin! Por kontroli la prononcon, movu la kursoron sur la vorton.
| 오만 |
| 밀라노 |
| 로마 |
| 모로니 |
| 나이로비 |
| 일리노이 |
Eĉ se la vokalo "ᅩ" (o) jam estas sub konsonanto, eblas ankoraŭ meti plian konsonanton sub ĝi por silabo, kiu finiĝas per konsonanto. Jen ekzemploj:
| 볼리비아 |
| 본 |
| 바이올린 |
| 록 |
Jen nova konsonanto "ᄃ" (t aŭ d):
| Litero | nomo | prononco | sono |
| ᄃ | Digeut | t aŭ d | aŭdigu |
Jen ekzercoj per la nova konsonanto "ᄃ" (t aŭ d) kaj ĉiuj antaŭaj literoj. Provu prononci ilin! Por kontroli la prononcon, movu la kursoron sur la vorton.
| 안도라 |
| 인인도 |
| 라디오 |
| 비디오 |
Jen nova konsonanto "ᄉ" (s) nomata "Shiot":
| Litero | nomo | prononco | sono |
| ᄉ | Shiot | s | aŭdigu |
Jen ekzercoj per la nova konsonanto "ᄉ" (s) kaj ĉiuj antaŭaj literoj. Provu prononci ilin! Por kontroli la prononcon, movu la kursoron sur la vorton.
| 사나 |
| 시리아 |
| 미시간 |
| 소말리아 |
| 사담 |
Jen nova vokalo "ᅳ" (kiel la franca "u" aŭ la germana "ü"):
| Litero | nomo | prononco | sono |
| ᅳ | eu | franca "u" aŭ la germana "ü" | aŭdigu |
Ofte uzata inter konsonantoj por igi la eksterlandajn vortojn pli facile prononceblajn por koreoj. Oni transkribas ĝin per eu.
Jen ekzercoj per la nova vokalo "ᅳ" (franca "u" aŭ germana "ü") kaj ĉiuj antaŭaj literoj. Provu prononci ilin! Por kontroli la prononcon, movu la kursoron sur la vorton.
| 보스니아 |
| 아그라 |
| 그리스 |
| 그린란드 |
| 아이슬란드 |
| 라오스 |
| 아디스아바바 |
| 이슬라마바드 |
| 리스본 |
| 마드리드 |
| 오슬로 |
| 시드니 |
Alia ekzerco. Ĉu vi kapablas skribi en la korea lingvo la sekvantajn vortojn? Necesas diri ke ĉar korea silabo ne povas finiĝi per "s" oni devas aldoni silabon. Por kontroli la skribon vi povas movi la kursoron sur la vorton.
| Asmara, (a-seu-ma-ra) |
| Madras (ma-deu-ra-seu) |
La litero o, kiu ne prononciĝas antaŭ vokalo komence de silabo, prononciĝas fine de silabo kiel ng en rango.
Jen ekzercoj per la litero "o" fine de silabo ("ng").
| 가봉 |
| 앙골라 |
| 리옹 |
| 몽골 |
| 볼링 |
| 빌딩 |
Jen nova vokalo "ᅮ" (u):
| Litero | nomo | prononco | sono |
| ᅮ | "u" | aŭdigu |
Jen prononcaj ekzercoj per la nova vokalo "ᅮ" (u) kaj ĉiuj antaŭaj literoj. Provu prononci la sekvantajn vortojn! Por kontroli la prononcon, movu la kursoron sur la vorton.
| 두바이 |
| 사우디아라비아 |
| 불가리아 |
| 루마니아 |
| 온두라스 |
| 우간다 |
| 수리남 |
Jen skriba ekzerco. Provu skribi la sekvantajn vortojn. Por kontroli la skribon vi povas movi la kursoron sur la vorton.
| Luanda (Rŭando, afrika lando) |
| Bulundi (Burundio, afrika lando) |
| Busan (dua pli granda urbo de Koreio) |
| Beurunai (Brunejo, mezorienta lando) |
| Sudan (Sudano, orientafrika lando) |
| Ulsan (granda urbo de Koreio) |
Jen nova vokalo "ᅥ" (eo):
| Litero | nomo | prononco | sono |
| ᅥ | eo | kiel u en angla jug | aŭdigu |
Jen prononcaj ekzercoj per la nova vokalo "ᅥ" (eo) kaj ĉiuj antaŭaj literoj. Provu prononci la sekvantajn vortojn! Por kontroli la prononcon, movu la kursoron sur la vorton.
| 더블린 |
| 런던 |
| 서울 |
| 서비스 |
| 보일러 |
| 엄마 |
Jen skriba ekzerco. Provu skribi la sekvantajn vortojn. Por kontroli la skribon vi povas movi la kursoron sur la vorton.
| Samseung (korea kompanio) |
| Oligeun (Oregono, usona ŝtato) |
| beoseu (buso) |
| baileoseu (viruso) |
Jen nova vokalo "ᅦ" (e):
| Litero | nomo | prononco | sono |
| ᅦ | e | "e" kiel en la angla "bed" |
Jen prononca ekzerco per la nova vokalo "ᅦ" (e) kaj ĉiuj antaŭaj literoj. Provu prononci la sekvantajn vortojn! Por kontroli la prononcon, movu la kursoron sur la vorton.
| 봄베이 |
| 게임 |
| 메일 |
| 로메 |
| 인도네네시아 |
| 말레이시아 |
| 레모네이드 |
| 이스라엘엘 |
| 벨기에 |
| 덴버 |
| 방글라데시 |
Jen skriba ekzerco. Provu skribi la sekvantajn vortojn. Por kontroli la skribon vi povas movi la kursoron sur la vorton.
| Kobe (Kobeo, japana urbo) |
| Lebanon (Libano, mezorienta lando) |
| Senegal (Senegalio, okcidentafrika lando) |
| Mein (Majno, usona ŝtato, angle: Maine) |
| Bellaruseu (Belorusio, orienteŭropa lando) |
| Geulenada (Grenado, antila lando) |
| Buenoseuaileseu (angle: Buenos Aires) |
| Benesuella (Venezuelo, sudamerika lando) |
| Elsalbadoreu (Salvadoro, centramerika lando) |
Jen nova vokalo "ᅢ" (ae):
| Litero | nomo | prononco | sono |
| ᅢ | ae | kiel "a" en la angla "land" |
Jen prononca ekzerco per la nova vokalo "ᅢ" (ae) kaj ĉiuj antaŭaj literoj. Provu prononci la sekvantajn vortojn! Por kontroli la prononcon, movu la kursoron sur la vorton.
| 마이애미 |
| 댈러스 |
| 댄서 |
| 랩 |
| 앨라배마 |
| 네바다 |
Jen skriba ekzerco. Provu skribi la sekvantajn vortojn. Por kontroli la skribon vi povas movi la kursoron sur la vorton.
| Daegu |
| Saendieigo (San Diego, usona urbo) |
| Melillaendeu (Maryland, usona ŝtato) |
| Rodeuaillaendeu (Rhode Island, usona ŝtato) |
Jen nova konsonanto "ᄒ" (h) nomata "hieut":
| Litero | nomo | prononco | sono |
| ᄒ | Hieut | h | aŭdigu |
Jen ekzercoj per la nova konsonanto "ᄒ" (h) kaj ĉiuj antaŭaj literoj. Provu prononci ilin! Por kontroli la prononcon, movu la kursoron sur la vorton.
| 바하마 |
| 헝가리 |
| 하라레 |
| 호놀룰루 |
| 햄버겧 |
Jen skriba ekzerco per la konsonanto "ᄒ" (h). Provu skribi la sekvantajn vortojn. Por kontroli la skribon vi povas movi la kursoron sur la vorton.
| Doha |
| Hanoi (Hanojo, vjetnama urbo) |
| Ohaio (Ohio, usona ŝtato) |
| Sanghai (Ŝhanghajo, ĉina urbo) |
Jen nova konsonanto "ᄌ" (ĉ aŭ ĝ) nomata "Jieut":
| Litero | nomo | prononco | sono |
| ᄌ | Jieut | "ĉ" aŭ "ĝ" | aŭdigu |
Jen ekzercoj per la nova konsonanto "ᄌ" (ĉ aŭ ĝ) kaj ĉiuj antaŭaj literoj. Provu prononci ilin! Por kontroli la prononcon, movu la kursoron sur la vorton.
| 나이지리아 |
| 이미지 |
| 엔진 |
| 메시지 |
| 로스앤젤레스 |
| 조지아 |
| 개라지 |
| 오랜지주스 |
| 루이지애나 |
| 버지니아 |
Jen skriba ekzerco per la konsonanto "ᄌ" (ĉ aŭ ĝ). Provu skribi la sekvantajn vortojn. Por kontroli la skribon vi povas movi la kursoron sur la vorton.
| Soju (tradicia korea trinkaĵo) |
| Abuja |
| Nanjing |
| Beijing |
| Daejeon |
| Nijereu (Niĝero, afrika lando) |
| Jeneba (Ĝenevo, svislanda urbo, angle: Geneva) |