Il est certain qu'il s'agit de monuments religieux, il est vraisemblable qu'elles servaient à honorer les morts, à inciter les vivants à la prière pour les morts. Aucun ordre religieux ne peut, à juste titre, les revendiquer.
Resumo :Ili certe estas religiaj monumentoj, verŝajne ili utilis por honori la mortintojn, por instigi la vivantojn al preĝado por la mortintoj. Neniu religia ordono povas juste postuli ilin kiel sian propraĵon.
Kutime, piede de la lumturo, estas ŝtontablo ĉemetita aŭ elstaranta el la kolono.
Ilia alteco malofte superas dek metrojn (tiu de St Pierre d'Oléron estas 20-metra) kaj meze ili estas 6-metraj.
La lumturoj de la mortintoj havis kolektivan karakteron, neniam ili superis tombon.
Laŭ R.Crozet, ni devas agnoski ke ekzistas multaj demandoj sen respondo pri tiuj simplaspektaj monumentoj kiel vi legos poste.
La plej malnovaj estis konstruitaj en Francio en la romanika epoko (inter la 12a kaj 13a jarcentoj), la unuaj proksime de la jaro 1140. La lastaj lumturoj ne plu estas izolitaj sed troviĝas supre de tombejaj kapeloj aŭ integrigitaj en preĝejoj en Francio. Camille Enlart indikas lumturon supre de funebra kapelo en cisterciana monaæejo, sub franca influo, en San Galgano (Italio). Dum la gotika periodo, oni konstruis lumturojn de la mortintoj en la 15a kaj 16a jarcentoj, en aliaj landoj de Centra Eŭropo : Tirolo (por ekz. Klosterneubourg), Bohemio kaj Germanio (por ekz. Schulpforta apud Naumburg). En Skotlando kaj Irlando ekzistas izolitaj turoj kiuj aspektas pli kiel gvatoturoj ol funebraj lumturoj.
Antaŭ Kristanismo, la morto estis la eterna nokto, la perdo de la lumo aŭ de la tag-heleco. Vergilio difinis la kadavron kiel "korpo senigita je lumoe Kun la apero de la Evangelio, la mondo pleniĝis je la lumaj radioj de la Espero, de la certeco ke la morto estas nur pasejo inter la surtera vivo plena je suferoj kaj la ĉiela vivo en radia lumo. La Kristano ne mortas sed renaskiĝas en alia mondo kun eterna lumo. La kandelo estas la trafa simbolo de tiu eterna lumo. La kandelo akompanas la mortinton ĉie inter la morto kaj la entombigo.
La kristana tombejo, en subĉiela formo, ekzistas ekde la 2a jc, ĝi troviĝas iom for de la preĝejo. Ju pli la socio kristianiĝis, des pli multiĝis la kristanaj tombejoj.
La unuaj kristanoj, same kiel la paganoj, metis lampojn en la tombojn kaj lumigis kandelojn ĉirkaŭ la mortintoj. Por altiri la dian protektadon super la mortintojn, tre frue oni lumigis fajron en la tombejoj. Sed la Eklezio ne apogis tiujn paganajn kutimojn kaj la Koncilio de Elvire (ĉ. 325) malpermesis fari fajron en la tombejoj. Tiu decido ne longe efikis kaj la flamo triumfis super la Koncilio. Ankaŭ helpis la prezento de kandelego kiel bildo de Kristo far Sankta Ambrozo : la vasko estas la ĉasta kaj pura karno de la Savanto, la meĉo nevidebla en tiu vasko estas la animo de Jesuo, la flamo estas la simbolo de lia dieco, de la disradia kredo.
Sankta Jheromo precizigis : "Oni lumigas kandelojn apud la korpo de mortintoj por atesti ke ili mortis iluminataj de la helaĵoj de la kredo kaj ke ili nun brilegas en la gloro de la ĉiela patrio.
En 1187, Guillaume de Tournon diris ke tiuj lampoj rememorigas kaj simbolas la eternecon de la animo. Aliaj tekstoj klarigas ke tiuj monumentoj utilis por akiri de la suverena Juĝisto la eternan savon por la ĉirkaŭantaj mortintoj petante al la daŭre vivtenata lumo prilumi la animojn de la mortintoj en la eternaj vojoj.
Ankoraŭ nun, la homoj bruligas kandelojn ĉirkaŭ la mortintoj antaŭ ol entombigi ilin. Flamo daŭre lumas nuntempe sur la tombo de la Nekonata Soldato. La flamo estas la simbolo de la vivo, de la eterneco de la animo.
Ni povas kredi ke komence la lampo brulis ĉiunokte (en Mauriac nur ĉiusabate), sed iom post iom la homoj bruligis la lampon nur dum la gravaj kristanaj festoj kaj fine hodiaŭ malmultaj estas uzataj. Por ekzemplo, en Moutiers-en-Retz (44) ankoraŭ nun (kontrolita en 1988), la lampo lumas ekde la morto de loĝanto ĝis lia entombigo.
Sen ia dubo, la lumturoj de la mortintoj estas religiaj monumentoj. Laŭ R. Crozet tiuj lumturoj estas vere kristanaj (kaj ne paganaj) pro ilia dato de konstruo, pro ilia situo en tombejoj, pro la kruco je la supro kaj pro la simbolismo.
R. Engerand opiniis ke la lumturoj de la mortintoj estis ligitaj al la benediktana ordeno. Proksimume 30 lokoj de lumturoj de la mortintoj estas sub benediktana influo el kiuj 11 pli precize sub kluniza influo. Sed troviĝas ankaŭ 9 lumturoj sub aŭgustena ordeno. Se la nombro de la lumturoj sub benediktana influo impresas, tamen ĝi estas komparebla al la procento de la benediktanaj establoj inter ĉiuj religiaj establoj.
Plie, se la lumturoj de la mortintoj estus la propraĵo de iu religia ordeno, oni retrovus ilin ĉie en Eŭropo, kie tiu ordeno disvastiĝis, kaj tio ne estas.
Klunizo estis la ordeno kiu plej utiligis la simbolon de la lumo. La kandeloj multe lumis en la preĝejoj, precipe en la altarejo.
Sankta Odilono, abato de Klunizo, en 998, ordonis al monaæejoj de la ordeno, festi la mortintojn en la dua de novembro (unua tago post la festo de ĉiuj sanktuloj) kaj la Eklezio rapide adoptis tion.
En 1109, la 7-a abato de Klunizo, Ponce de Melgueil, ordonis meson, nur por la forpasintaj monaæoj de la monaæejoj, en la antaŭa tago de la festo de ĉiuj sanktuloj (tio estas en la 31a de oktobro) kaj li volis ke oni kantu por la mortintoj kun ĝojo, gajeco kaj ridado ("hilarité" en la tiama teksto).
Sankta Petro Damiano (-1072), dum vizito al Klunizo, konstatis ke la monaæoj pasigis preskaŭ la tutan tagon preĝante por siaj mortintaj bonfarantoj.
Klunizo estis la monaæejo kie oni plej multe preĝis por la mortintoj.
La sankta abato de Monteto Cassin rekomendis ke lampo lumu en la dormejo de la monaæoj ĝis la mateno. Petro la kultinda eĉ ordonis ke se la ordeno estis tro malriĉa por tio, oni devis preni tiun brulantan sur la altaro. Pro tio, Léo Fayolle opinias ke la ideo de lampo por la dormejo de la mortintoj same kiel lampo por la dormejo de la vivantoj venas de Klunizo.
En la referaĵo "De Miraculis" de Petro la kultinda, naŭa abato de Klunizo, mortinta en 1158, ni povas legi pri la lumturo de Charlieu (detruita en la 19a jc) :
"Kio okupas la tombejmezon, tio estas ŝtona konstruaĵo. Supre de ĝi estas kavaĵo por lampo kiu, honore al la fideluloj ĉi-tie kuŝantaj, ĉiunokte lumas per sia heleco tiun konsekritan lokon."à"Estas ankaŭ ŝtupoj laŭ kiuj oni supreniras al loko sufiĉa por du aŭ tri starantoj aŭ sidantoj."
Neniam estis tiom da spaco supre de lumturo, sed oni devas opinii ke la spaco por 2 aŭ 3 personoj supre de kelkaj ŝtupoj situas piede de la lumturo kaj ne ĉe la supro de la lumturo kiel komprenis R. Crozet..
R. Engerand kredis je kelta deveno ĉar la keltoj loĝis en tiu regiono kaj la dio de la Keltoj loĝis en palaco sur kies tegmento lumis disaj noktaj fajroj. Tio estas malfacile kredebla ĉar la regiono ne estas tipe kelta kaj certe malpli kelta ol aliaj regionoj kiaj Bretonio kie estas neniu lumturo de la mortintoj.
Viollet-Le-Duc asertis ke la regionoj kiuj havas multajn menhirojn ankaŭ ofte havas lumturojn de la mortintoj. Sufiĉas rigardi al Bretonio kie staras multnombraj menhiroj kaj neniu lumturo por rifuzi tiun aserton.
Same kiel la kalvarioj kun multaj skulptitaj ŝtonaj scenoj de la vivo de Kristo estas apartaĵoj de Bretonio (ankaŭ la menhirvicoj), la lumturoj de la mortintoj estas apartaĵo de regiono ĉirkaŭ Limoĝo kaj neniu povas klarigi kial.
Kutime la lumturoj de la mortintoj piede havas horizontalan aŭ iom kliniĝantan ŝtontablon. R. Engerand asertis ke ĉie la direkto de la ŝtontablo estas tiu postulata de la Kristana Eklezio por la altaroj, ĉiam fronte al Oriento. Tiel persono antaŭ la ŝtontablo staras kun vizaĝo al Oriento. Pro tio R.E opiniis ke ili utilis por funebraj ceremonioj, ĉar la loka nobelo kutime donacis la paroæan preĝejon sed sen permeso enirigi la mortintojn de la vilaĝo; tial la funebraj ceremonioj okazis en la tombejo.
Ili ne povis utili kiel altaroj por celebrado de mesoj, ĉar la rajtigo por celebrado de eksterpreĝeja meso estas tro freŝdata (laŭ indiko de la abato Chapeau). Ili eble utilis kiel pupitro por la preĝlibro ĉar laŭ R. Crozet, la ŝtontabloj multe pli similas al la ŝtontabloj de la hosanaj krucoj ol al tiuj de altaroj. Personoj ofte konfuziĝis pro la du similaj monumentoj kiel montras la populara nomo "croisonnière" de la lumturo en Cellefrouin.
Plie, se la ŝtontablo, piede de lumturo estus konsekrita (tio estas necesa por altaro), ĝi estus ricevinta nomon de sanktulo, kiel ĉiuj konsekritaj monumentoj kaj sekve la lumturoj estus konataj per tiu sanktula nomo. Neniu lumturo havas tian nomon.
R. Engerand atentigas pri la fakto ke preskaŭ ĉiuj lumturoj staras en la akvitana duklando kiu kreiĝis post la malapero de la feŭda sistemo fine de la 10-a jarcento. Limoĝo estis la centro de tiu duklando kaj la centro de la regiono de la lumturoj de la mortintoj. Kial ne kredi kiel diras R.E ke temas pri kutimo de la duklando.
R. Engerand deklaris ke ilia celo estas honori la mortintojn.
Petro la kultinda, en la mezo de la 12-a jarcento deklaris ke la lumo estas vivtenata pro respekto al la mortintoj kiuj tie ripozas.
R. Engerand vidas du similajn simbolojn : la sonorilturo de la preĝejo por la vivantoj kaj la lumturo por la mortintoj.
Por Sankta Aŭgusteno, la celo de la tombŝtonoj estas memorigi al la vivantoj ke ili devas preĝi por la mortintoj. Sekve oni povas konsideri ke la lumturo ankaŭ utilis por tio. Tial la lumturoj troviĝis apud preĝejoj, antaŭ la urbaj pordoj, laŭlonge de la urbaj vojoj, ĉiam por memorigi al la pasantoj kaj vojaĝantoj pri preĝado por la mortintoj. Tamen la preĝejoj estis multe pli bone videbla ol la lumturoj por memorigi tion.
La kristana tombejo tre frue akiris novan nomon "la dormejo", la loko kie la mortintoj ripozas. La tombejo fariĝis sankta loko same kiel la preĝejo. La preĝo de la Episkopo kiu konsekras tombejon tekstas :
"Ke la Kristo, eterna tago, lumo kiu neniam mallumiĝas, heleco senmanka, liberigu la mortintojn de tiu tombejo je la pekoj kaj per Li, ili reiru al la lumo."
En la 19-a jc, la sonoristo de la mortintoj promenis sur la stratoj de Parizo en la nokto, sonorigante kaj kriante "Vekiĝu homoj kiuj dormas, preĝu Dion por la mortintoj !". Tiu sonoristo kaj la lumturoj de la mortintoj ŝajne havis komunan celon : memorigi al la vivantoj pri preĝado por la mortintoj.
Laŭ M. Ginot, la ĉirkaŭaĵoj de la preĝejoj estis tro okupitaj de tomboj lokitaj kiel eble plej proksime al la sanktejo en supermetitaj sarkofagoj. Pro tio oni decidis pligrandigi la tombejon kaj konstrui iom for de la preĝejo lumturon kun orientita altaro por la diservoj al la mortintoj en la datrevenaj tagoj. Tamen oni devas konfesi ke ekzistas skriboj pri abatejoj kiuj apenaŭ centjaraj ja havis sian propran lumturon (la abatejo de Dalon, fondita en 1114, ricevis donacojn en 1187 por plufunkciigi la lampon de la lumturo).
R. Crozet skribis ke multaj tekstoj priskribas religiajn ceremoniojn en la paroæoj kie staris tiaj lumturoj, sed neniu aludas al tiuj monumentoj.
Aliaj hipotezoj ekzistas aŭ ekzistis. Oni asertis ke la lumturoj de la mortintoj utilis por gvidi la lacigitajn vojaĝantojn, por defore signali la tombejojn ĉu por pli facile trovi ilin ĉu male, por eviti ilin. Aliaj opiniis ke ili lumis kunvenojn de mortint-familianoj, ke en tiu lumo virinoj faris religiajn kaj mistikajn dancojn, ke dum epidemioj ili liveris fajron, ke tiu lumo helpis al la mortintoj por retrovi siajn tombojn antaŭ la tagiĝo post eltombiro dum la nokto.
Laŭ A. de Caumont, la lumturoj utilis por gvidi konvojojn je la noktiĝo; plej multaj el ili staris apud multe irataj vojoj kaj estis konstruitaj por esti de fore videblaj, sed kial konstrui ilin nur en tombejoj ?
Laŭ J. de Mahuet, plia kialo por tiuj lumturoj estis la timo de la fantomoj de la mortintoj kaj la bezono ekzorci per la lumo la sorĉajn potencojn. Ankaŭ M. Le Cointre opiniis ke la lumturoj devis protekti la vivantojn kontraŭ la fantomoj de la mortintoj, tio estas la antikva timo de la nokto.
Iuj asertis ke la lumturoj originis el Oriento ĉar ili koincidis kun la krucmilitoj, sed tio ne estas kredebla ĉar oni ne povas kompari ilin al la minaretoj de la moskeoj.
Aliaj asertis ke la Krucistoj portis tiun kutimon eĉ al Oriento, ĉar ekzistas teksto de la menestrelo de Reims kiu priskribas lampon brulantan tage kaj nokte sur la tombo de Saladeno. Tiu teksto ne parolas pri lumturo kaj plie ĝi ne estas fidinda ĉar en la sama teksto oni povas legi ke Saladeno estis entombigita en la kristana tombejo de St Nicolas d'Acre sed la vero estas ke Saladeno estis entombigita en la citadelo de Damas kaj poste en speciala maŭzoleo de tiu urbo.
Per donacoj aŭ heredigoj (kiel en 1187 por Dalon), per monkolektoj (kiel en St Goussaud), per oleo laŭvice donacita de ĉiuj apudaj vilaĝoj, per la juglandarboj kiuj staris en la tombejo (kiel en St Amand-Magnazeix). En Le Falgoux 30 personoj devis zorgi pri la lumo, se iu el ili mortis, la heredanto aŭ la plej proksima parenco heredis la taskon.
Pro la grandiĝo de la urboj, multaj lumturoj de la mortintoj malaperis kiam oni konstruis novan tombejon ekster la urbo, sed aliaj restis surloke post la malapero de la origina tombejo. Pro tio, nun, oni ofte vidas ilin solaj sur placo. En kelkaj urboj oni rekonstruis la tombejan lumturon en la nova tombejo (La Souterraine, St Agnant de Versillat, Felletin, St Goussand, Oradour-sur-Glane, ktp).
Ankaŭ la modo, se oni povas diri, evoluis kaj la kapeletoj dediĉitaj al sanktulo kun altaro kaj lampo multiĝis (ĉiam la lampo).
La lumturoj de la mortintoj estas diversformaj kaj diversstilaj :
Nur tri havas internan ŝtuparon (Fenioux, St Pierre d'Oléron kaj Moutiers-en-Retz).
La plej bela lumturo de la mortintoj troviĝas en la vilaĝeto Fenioux okcidente de Limoĝo, proksime de St Jean d'Angély. Ĝi konsistas el fasko de 11 kolonoj (kiel la apostoloj) starigitaj sur soklo, rande de deklivo. Piede troviĝas ankaŭ ŝtona sarkofago. En la deklivo troviĝas pordo tra kiu oni eniras en la lumturon. Mallarĝa ŝtuparo el 34 ŝtupoj interne rondiras al la supro kie la lumo povis disradii inter 13 kolonetoj (nombro surloke kontrolita, kaj ne 12 kiel asertas abato Lecler). La kvarfaca tegmento kun kvar turetoj ĉe la anguloj kaj kruco ĉe la pinto aspektas kiel fiŝhaŭto pro siaj skvamaj ŝtonoj.
La lumturo de la mortintoj de St Pierre d'Oléron estas la plej alta (20-metra). Pro tio ĝi utilas por la navigado de la ŝipoj kiuj laŭiras la oceanbordon.
70 ĝis 75 lumturoj de la mortintoj estas identigitaj en Francio, nur ĉirkaŭ 30 ankoraŭ ekzistas en regiono kies centro estas Limoĝo (urbo fama pro siaj porcelanaĵoj laŭ PIV) do ĉefe en la departemento Haute Vienne (87) kiu iam enhavis 20 lumturojn de la mortintoj.
Eĉ se nun ili ĉefe troviĝas en vilaĝoj, oni ja scias ke ekzistis kvin lumturoj de la mortintoj en Limoĝo kaj unu en Parizo.
En 1928, oni starigis monumenton similan al lumturo de la mortintoj, en Sion-Vaudémont sur la "inspirita monteto" en Loreno por honori Maurice Barrès.
Klarigoj pri la mapo :Jen la listo de la vilaĝoj aŭ urboj ordigitaj per departementoj, kiuj havas aŭ havis lumturon de la mortintoj :