Superanta la riveron "Rance" je 75 metroj, Dinan estas ankoraŭ
ĉirkaŭbarita de siaj remparoj, la plej gravaj en Bretonio.
Ŝirmo aprecata je la tempo de la duklando kaj de la Ligoperiodo,
sed obstaklo al la ekonomia disvolviĝo dum la industria revolucio,
ili konsistigas, kun la tuto de la monumenta heredaĵo, plejgravan
atuton por la ĉefurbo de la regionoj de Rance.
En 1065 milita okazaĵo fiksis por la historio la ekziston de Dinan.
En tiu jaro, la duko Vilhelmo de Normandio sieĝas kaj reduktas ĝis
nenio la feŭdan termonteton de Dinan. La fama tapiŝo de Bajoko
atestas pri tiu militaĵo, tiel liverante la plej malnovan grafikan
reprezenton de Dinan konatan hodiaŭ.
|
Dum tiu okazaĵo, konsiderata kiel unu el la plej grandaj mezepokaj
festoj en Eŭropo, metiistoj kaj trupo transportas la vizitantojn en populara
kaj festa etoso kun, inter aliaj, mezepokaj aktivaĵoj (militaj
tendumejoj, mezepoka bazaro, trinkejoj, ktp.), turniroj kaj kostumparado.
|
|
Muzeo de la Dinana Fervojo (Musée du Rail Dinannais)
![]() |
Invito al la revo Venu por malkovri : ĝian fervojan reton je skalo 1/87, ĝiajn kolektojn (afiŝoj, pendhorloĝoj, lanternoj, platoj de lokomotivoj kaj de stacidomoj, iloj, reduktotrajnoj), ĝiajn linihistoriojn ĝian rekonstruitan trakforkan regejon VIGNER 1889, ĝian videon, ĝian butikon. |
Musée du Rail Dinannais : Gare de Dinan - 22100 DINAN
Tel. : 33 (0)2.96.39.81.33 aŭ 33 (0)2.96.01.29.42
Artista Domo de la Granda Vito (Maison d'Artiste de la Grande Vigne)
![]() |
Ekspozicio 2 000 : " Maro kaj marbordoj " de Yvonne Jean-Haffen La artista domo de la granda vito (Maison d'artiste de la Grande Vigne), domo de la pentristino Yvonne Jean-Haffen (1895-1993) superas la havenon de Dinan. Tie videblas verkoj en la ĉambroj, kie la artistino vivis. La riĉeco de la kolektoj parte ilustrantaj malaperintan Bretonion ebligas la organizadon ĉiujare de tema ekspozicio. |
Maison d'artiste de la Grande Vigne - 103, rue du quai - Port de
Dinan - 22100 DINAN
Tel. : 33 (0)2.96.87.90.80