|
|
La kapelo, laŭ supozo, estis fondita de Henri D'Avaugour kaj aliaj senjoroj de ĉi tiu regiono nomata "Goêlo", kiuj volis danki al la Sankta Virgulino Maria ĉar ili revenis bonsanaj de la Sankta Tero post la krucmilito. estas do senjora kapelo dediĉita al "Itron-Maria-An-Isquit", kiu signifas "Sinjorino Maria, kiu protektas kaj defendas".
La unua konstruaĵo de la 13-a j.c. konsistis nur el la kvar unuaj spanoj de la navo kaj la lateroj. Ekde la origino, la kapelo iĝis grava pilgrimejo, dank'al la impulso de la monaĥoj de la abatejo de Beauport (pr. bopor) je 10 km, kiu zorgis pri ĝi. Pro tio la pligrandigo de la kapelo estis necesa.
|
En la 15-a j.c., oni pligrandigis la navon per la tri lastaj spanoj, per la senjora kapeleto, kiu konsistigas la dekstran transepton, kaj al la sudo per la porĉo superata de juĝoĉambro, kies perono surhavas tre delikate skulptitan balustradon.
En la 18-a j.c., oni aldonis al la konstruaĵo la ĥorejon kun trilatera absido kaj la okangulan sonorilturon.
En la jaro 1859, tiu sanktejo estis savita de la detruado dank'al la lokaj kamparanoj armitaj per forkegoj, falĉiloj kaj bastonoj. En 1953, la renovigo de la kapelo komenciĝis.
Rondiro ĉirkaŭ la kapelo ebligas vidi la tri grandajn fazojn de la konstruado. Ĉe la orienta pinjono, estas la ĉefa pordo de la konstruaĵo laŭ bela gotika stilo de la 13a j.c. superata de per vitralo kaj sonorilturo de la 18-a j.c. En la norda fasado ofte rearanĝita, estas videblaj murapogiloj, spuroj de malnova aperturo kaj nivelrompo pro la alĝustigo de la pligrandigo en la 15a j.c. kaj la aldono de la ĥorejo en la 18-a j.c. kun ties grandaj aperturoj.
Sude estas la porĉo kaj la sola transepto de la kapelo, kiu ŝirmas la senjoran kapeleton de la 15-a j.c. Antaŭ la porĉo estas la kalvario.
La vizitanto eniras tra ogiva porĉo ornamita per kolonetoj. Supre de la porĉo estas malgranda konstruaĵo, kiu servis kiel sekretariejo kaj poste, kiam la perono estis konstruita, kiel aŭskultejo. Tie la seneskalo de la juridikcio juĝis post la dimanĉa diservo. La akuzataj kaj la akuzantoj staris piede de la kruco sur la preĝeja placo;
La eksteraj niĉoj ŝirmis du statuojn el ligno pri S-ta Petro kaj S-ta Paŭlo. Sed pro ilia malbona stato, ili estas nun videblaj en la ĥorejo.
Interne de la porĉo estas 11 statutoj el polikromia ligno, de la apostoloj kun iliaj atributoj.
Maldesktre enirante en trefornamitaj kadraĵoj superataj de gabloj :
· Sankta Petro kun ŝlosilo
· Sankta Andreo kun kruco
· Sankta Jakobo kun kaliko
· Sankta Bartelemio kun tranĉilo
· Sankta Filipo kun libro kaj bastono
Dekstre en niĉoj
· Sankta Simono kun segilo
· Sankta Mateo kun hakilo
· Sankta Jakobo, la ministo kun kapmalsupra kruco
· Sankta Judo kun bastono kaj libro
· Sankta Tomaso kun ortilo kaj turo
· Mankas la statuo de Sankta Luko ŝtelita en 1907.
Super la pordo estas polikromia ligna statuo de la Virgulino-Patrino. La muroj kaj la volboj estas pentritaj.
La parto de la kapelo post la enirejo estas la plej malnova parto de la konstruaĵo.
Se vi rigardas la ĥorejon, vi vidos la tri fazojn de la konstruado.
La pilastroj de la arkoj de la 13-a j.c. estas masivaj, dikaj kaj sen ornamaĵoj.
La pilastroj de la tri lastaj spanoj de la 15-a j.c., kiuj sekvas, estas okangulaj kaj sveltaj.
La ĥorejo pligrandigas la navon kaj dank'al la kvin vitraj aperturoj, tre bone lumigas ĝin.
La senjora kapeleto de la suda transepto de la 15-a j.c. estas lumigita per du grandaj fenestroj.
La navo havas ŝiprenversitaforman volbon el ligno kaj trabojn kun skulptitaj finoj.
|
|
|
La mortodanco videbla sur la internaj muroj en la malnova parto de la kapelo estis realigita inter la jaroj 1483 kaj 1501. Ĝi aspektas kiel desegnobendo kontinue pentrita sur la tri muroj de la manova navo. La danco komenciĝas sude kaj finiĝas norde.
|
Kalkoŝmirita ekde la 18-a j.c., ĝi estis malkovrita meze de la 19-a j.c. de Charles de Taillard (pr. ŝarl de tajar : Karlo de Talardo) unu el la posteuloj de la senjoroj, kiuj posedis la kapelon en la 16-a j.c. La inspiro de tiu danco venis de la mortodanco pentrita en Parizo en 1425 sur la arkadoj de la klostro de la amastombejo de la senkulpuloj, kies kopioj rondiris tra Eŭropo.
La 47 pentritaj personoj, manenmanaj, elvokas vivantajn personojn el ĉiuj aĝoj kaj el ĉiuj sociklasoj apartigitajn per senkarnaj kadavroj, kiuj ritmas la farandolon. La personoj, altaj je 1,30 m, estas ordigitaj laŭ malkreskanta sociordo.
Jen la ordo de la figurantoj en tiu farandolo : la aktoro, la morto, la papo, la morto, la imperiestro, la morto, la kardinalo, la morto, la reĝo, la morto, la patriarko, la morto, la konestablo, la morto, la morto kun mortotuko, la ĉefepiskopo, la morto, la kavaliro, la morto, la episkopo, la morto, la eskviro, la abato, la prefekto, la astrologo,, la burĝo, la morto, la kartuziano, la morto, la soldato, la morto, la kuracisto, la virino, la bankisto, la almozulo, la morto, la amanto, la morto, la menestrelo, la morto, la kamparano, la morto, la kordeliero, la morto kaj la infano. (estas nur 45 figurantoj en tiu listo kaj ne 47, kial ?).
La aktoro, kiu redaktis la sentencojn sub ĉiu persono, tradicie kondukas la sarabandon, sed tie lia bildo malaperis same kiel partoj de la papo kaj de la imperiestro. Komplete videblaj estas nur la kardinalo, la reĝo, la patriarko, la konestablo, la ĉefepiskopo, la kavaliro kaj la episkopo. Mankas la eskviro, la abato, la prefekto kaj la astrologo kutime lokitaj ĉiuflanke de la vitralo. Sur la norda muro, la danco rekomenciĝas per la burĝo, la kartuziano kaj la serĝento. Poste sekvas kvar personoj, kiuj ne estas apartigitaj per skeleto : la kuracisto kun boteleto de medikamentoj, la virino, la bankisto kaj la almozulo.
Apartigo per skeletoj reaperas poste : la amanto en strikta jako, la menestrelo kun sakfluto, la kamparano kun serpo kaj plugpioĉo kaj fine la franciskano. La bildo de la infano, kiu estis la lasta, ne plu estas videbla.
Kelkaj spuroj el la gotike skribitaj sentencoj estas videblaj sub la reĝo, la patriarko kaj la konestablo.
Jen la teksto de la oksilabaj okversoj pentritaj sub la personoj, notitaj de S-ro Dénuelle en 1866, en franca lingvo kaj en esperanto :
|
|
La aktoro, aŭtoro de la sentenco diras : Ho, kreaĵo rezoniva Kiu deziras eternan vivon, Jen la scio memorigota Por bone fini vian mortontan vivon. Mortodancon ĝi nomiĝas, Ĉiu lernas kiel danci La viron kaj la virinon ĝi celas Nek malgranda nek granda evitiĝas |
|
|
La persono de la danco : Sur tiu spegulo ĉiu povas legi Inviton al dancado. Saĝa estas tiu, kiu bone sin rigardas La mortinto, la vivanton irigas Vi vidas ke la plej grandaj komencas Ĉar neniu de la morto eskapas Tio estas malĝoja pensi pri ĝi Baldaŭ la vermoj manĝos la korpon |
|
|
La morto alparolas la papon :
|
|
|
La papo respondas al la morto :
|
|
|
La morto alparolas la imperiestron :
|
|
|
La imperiestro respondas al la morto :
|
|
|
La morto alparolas la kardinalon : Vi aspektas mirigita, ŝajnas Kardinalo, antaŭiru trankvile. Ni sekvu la aliajn ĉiuj kune. Lasu tie vian miron, Plaĉis al vi la paradoj, La honoroj kaj la luksa vivo. Aliĝu do al la promenado : En la honoroj, la spirito perdiĝas |
|
LE CARDINAL J'ay bien cause de mesbahyr Quand je me vois de si près pris La mort m'est venue envayr Plus ne vestiray vert ni gris Chapeau rouge ne chappe de pris Me fault laisser à grande détresse Je ne l'avoye pas appris Toute joyce finie en tristesse. |
La kardinalo respondas al la morto : Mi prave miras Kiam mi vidas tian dublanton : La morto veninta por min sturmi Kaj kiu invitas min al senpermesa eliro. Ĉapelo kaj ermena pelerino Mi devas forpasi en mizero, Ĉar nun ĉio finiĝas : Ĉiu ĝojo finiĝas en malgajo |
|
LE MORT Venes noble roi couronné Renommé de force et prouesse Jadis frustes environnés De pompes grandes de grand-noblesse Mais maintenant toute haultesse aisserez vous n'êtes pas seul Poy aurés de votre richesse Le plus riche n'a qu'un linceul. |
La morto alparolas la reĝon : Venu, nobla kronita reĝo, Vi, kies forto kaj prodaĵoj Grandigis vian famon Ornamitan per pompo kaj nobleco. Vi malkovras vian malfortecon Antaŭ mi, vi estas tre sola. Oni malmulte konservas el sia riĉeco : La plej riĉa nur mortotukon havas. |
|
LE ROI Je n'ay point appris à dancer A dance et nôte si sauvage Hélas on peut voyer et panser Que vault orgueil, force lignage Mort destruit tout c'est son usage Auscitôt le grand que le moindre Si mains se prise plus et sage A la fin faut devenir cendre. |
La reĝo respondas al la morto : Mi ne lernis kiel danci Laŭ tia ritmo tiom sovaĝa. Ve ! Ĝi vidigas kaj pensigas min Ke la potenco estas nur miraĝo. La morto detruas, jen ties celo, La malmola same kiel la mola : Subite, la tempo nin rigardas, Tiam, necesas fariĝi cindro |
|
LE MORT Patriarche pour basse chère Vous ne pouvez être quitte Votre double croix qu'avez chère Digne autre aura cette équité Ne pensés plus dignitté Ja ne serez pape de Rome Pour rendre comte être cité Folle espérance déchoit l'homme. |
La morto alparolas la patriarkon : Patriarko, malgraŭ via mieno, Vi ne povas estis kvitigita. La duobla kruco, tiom kara al vi, Aliulo ĝin havos, tio estas justeco. Ne plu pensu pri altrangeco : Vi ne estos papo en Romo. Kalkulu viajn kontojn kaj meditu Kiom la espero perfidis la homon ! |
|
LE PATRIARCHE Bien parchoy que mondains honneurs Moult déchoit pour le voir Mes joys tournent en douleurs Et que vault tant de honneurs avoir Trop haut monter n'est pas savoir Hault eslas gattent gens sans nombre Mes pour le veulent parcevoir A hault monter je fais encombre. |
La patriarko respondas al la morto : Ke la honoro estas nur tromplogilo Mi tion konscias, kaj mi spiras Ĝojon fariĝintan doloro : Kiom valoras tiom da honoroj ? Necesas malsupreniri kaj ne supreniri, Ĉar la orgojlo detruas la mondon, Sed tro malmultaj homoj kapablas priridi ĝin. La vero estas tro profunda |
|
LE MORT C'est de mon droit que vous mainne A la dance gens connétable Les plus forts comme Charlemainne Mort prant c'est chose véritable Rien n'y vault chère espuantable Ne force armure en Cette Assaut D'un coup jabas le plus estable Rien n'est darmer quant mort assaut. |
La morto alparolas la konestablon : Tio estas la leĝo, mi vin akompanas. Antaŭiri do, konestablo : La plej grandaj, eĉ Karolo la granda, La morto ilin prenas, tio estas kontrolebla. Sen utilo estas timinda vizaĝo Aŭ forta kiraso en tiu atako : Per unu bato, mi faligas la plej stabilan Adiaŭ la armoj, la morto atakas. |
|
|
La konestablo respondas al la morto : Mi intencis Alsturmi kastelojn kaj fortresojn, Pligrandigi mian superecon Sur la honoroj kaj la riĉeco, Sed mi komprenas ke ĉiu prodaĵo Fronte al la morto estas nur frenezaĵo. Afableco egalas al krudeco La diferencoj estas aboliciitaj |
|
|
La morto alparolas la ĉefepiskopon : Ne retroiru Ĉefepiskopo, necesas antaŭiri. Ĉu vi timus vian ĉerkon ? Ne dubu, vi iros ! La morto ĉiam pli proksime venas El la koro de la homo kaj el liaj kulpoj, Necesas kalkuli ŝuldojn kaj depruntojn : Jen la tempo venis finpagi sian gastiganton |
|
|
La ĉefepiskopo respondas al la morto : Mi ne plu scias kien rigardi, Mi sentas la timego kreski en mi. Kien mi fuĝus ? Kiu povas min helpi ? Atendante tiun konfuzegon. Mi estus devinta obei la leĝojn Sed nun alvenas la plendoj Mi devas morti, tio estas la leĝo. Ĝin oni obeas sub la trudo |
|
|
La morto alparolas la kavaliron : Vi estis ĉe la baronoj Fama, bela kavaliro. Forgesu trumpetojn, klarionojn Kaj sekvu min sen dormeti. Vi iris veki la sinjorinojn Dancigante kun ili longan valson. Alia danco vin vokas Tio, kio estis farita, ĉi tie viŝiĝas |
|
|
La kavaliro respondas al la morto : Aŭtoritatecon mi akiris Per miaj heroaĵoj, kaj per mia flamo, Mi gajnis gastadon, Kaj kun tio la koron de la sinjorinoj. Sed neniu kalumniu min Ĉe la korto de la riĉa senjoro, Kiam la komedio iĝas dramo… Ĉar sub la ĉielo, nenio restas. |
|
|
La morto alparolas la episkopon :
|
|
|
La episkopo respondas al la morto :
|
Estas ankaŭ aliaj pentraĵoj en la kapelo : la profetoj (Davido, Jesaja, Zeĥarja', Elija) sub la danco de la mortintoj sur la suda muro.
Ankaŭ la pentraĵo kun la tri mortintoj kaj la tri vivantoj sur la muro de la norda flanka navo. Jen la priskribo :
Tri mortintoj starantaj en tombejo, filozofe babilas pri la nestabileco de la homaĵoj, kiam tri riĉe vestitaj rajdantaj nobeloj eliras el la najbara arbaro. Timegigitaj per tiu strangega spektaklo, kiu subite aperas al ili, la tri vivantoj nur pensas pri fuĝo; sed la tri mortintoj alparolas ilin tiel :
|
En la franca lingvo |
En esperanto : Ni ja estis bonŝancaj Iam, kiel vi estas nun; Sed vi venos al nia danco Kiel ni estas nun |
La tri vivantoj estis tro noblaj por ne respondi :
|
En la franca lingvo |
En esperanto : Ni estas en gloro kaj honoro Plenhavaj per bienoj kaj ???? En la mondo ni metas nian koron Kaj plezuron ni kaptas |
Poste, ili forkuris…
Sur la murpanelo, iam estis fresko, kies foton vi povos vidi en la fundo de la kapelo.
Estas 33 polikromiaj lignaj statuoj :
En la navo :
· granda krucifikso de la 15-a j.c.
· statuo de Sankta Johano
En la norda flanka navo :
· statuo de Nia Damo de Bona Helpo
· statuo de Sankta Maŭdez
En la ĥorejo :
· statuoj de Sankta Petro kaj de Sankta Paŭlo
· granita statuo de Sankta Mikaelo venkinta la drakon
· statuo de Sankta Berta en angulo
En la senjora kapeleto :
· sur la altaro estas statuo de Virgulino de la 16-a j.c. piedvestita per lignaj ŝuoj, ŝi proponas sian mamon al Jesuo, kiu rifuzas ĝin.
· sur la okcidenta muro estas statuo de Virgulino kun sceptro en mano de la 18-a j.c. (ĝi verŝajne estas la plej malnova bildo de Maria kultita en Kermaria), statuoj de Sankta Barba, Sankta Katerina kaj Sankta Jozefo.
· sur la orienta muro estas la statuoj de Sankta Dominiko, Sankta Nikodemo, Sankta Anna kun Maria kaj Jesuo, Sankta Klaŭdo kaj Sankta Fiakro.
· sur la suda muro estas la statuoj de Sankta Eliĝo kaj Sankta Riom.
En la ĥorejo estas videblaj ankaŭ :
En la kapelo estas ankaŭ sepultejoj. La plej malnovaj tomboŝtonoj kun blazonoj, el la 14-a kaj 15-a j.c., estas lokitaj en la slabaro.