Lamballe : Muzeo (Musée) Mathurin Méheut
Ekspozico : Mathurin Méheut, la laŭdo de la gesto
![]() |
Situanta en lignostruktura domo, la muzeo estas dediĉita al tiu pentristo naskiĝinta en la urbo (1882-1958). La riĉeco de la kolektoj (desegnaĵoj, pentraĵoj, ilustritaj libroj, ceramikaĵoj) ebligas ĉiujare la prezenton de malsama aspekto de lia verkaro. La elektita temo : la laŭdo de la gesto, koncernas la tutan verkon de la artisto. Instalita en Parizo kaj fariĝinta konata dekoracia pentristo, li multe vojaĝas. Kontemplanta kun pasio la ĉiutagajn gestojn, li aparte interesiĝis pri Bretonio kaj pri ties tradicioj, al la laboro de ties kamparanoj, de ties maristoj kaj de ties metiistoj. Sed kia estus lia rigardo sen la asocio al eksterordinara talento de desegnisto, kiu instinkte tradukis la vivon per mirinda ŝparo de rimedoj. |

Musée
Mathurin Méheut - BP 418 - place du Martray - 22404 LAMBALLE
Tel. kaj faks. : 33 (0)2.96.31.19.99