Eta feŭda urbo, Quintin restas markita, en sia heredaĵo, per la intensa fabrikado, en la XVIIa kaj XVIIIa jarcentoj, de lintoloj dirataj "Bretagne". Ĝia plej riĉa ŝtofo estas peco de la zono de la Virgulino, relikvo aparte kultata de patrinoj. Borderita de agrable ombrita lago, al tiu urbo ne mankas ĉarmo.
Okcidente de la placo 1830, la granda strato (Grand'rue), la strato Saint-Thurian kaj la strato de la lino (rue au Lin) atestas, per siaj alliniigoj de belaj fasadoj kaj de privataj palacoj, pri la prospereco de la tolindustrio, kies produktojn oni esportis ĝis la Amerikoj.
Syndicat d'initiative (Turismoficejo)