La historia ĉefurbo de Trégor elmontras por la Bretonoj apartan nimbon. Ĝi estas la urbo de la spirito kaj de la malavareco, de la meditado kaj de la analizemo, kiu inspiris laŭ la jarcentoj, beletristojn, robulojn kaj ekleziulojn.
De episkopa urbo, fama en Eŭropo pro siaj grandaj pardonprocesioj, Tréguier fariĝis hejmo de la artoj kaj de la pensado en Bretonio, ege helpata de la frua enkonduko de la presado (1485), de la unua tipografia metiejo kaj de vigla eldona tradicio.
Syndicat d'initiative (Turismoficejo)![]() |
Tréguier, episkopa urbo, vivloko de sankta Ivo kaj de Ernest Renan, proponas al la ŝatanto de malnovaj ŝtonoj perfektan ekzemplon de malnova arkitekturo preskaŭ nedifektita. La ĉirkaŭaĵo estas riĉa je gravaj lokoj : la abismo de Plougrescant, Port-Blanc kaj ties Roko de la gvatanto (Rocher de la Sentinelle), la kapeloj de sankta Gonéry kaj Notre-Dame de Port-Blanc kun ties fama malgranda "domo inter la rokoj" ("maison entre les rochers"). Malkovru la animon de Trégor kun spertaj gvidistoj, kiuj montros al vi siajn pasiojn. |
Rezervado :
Art, Culture et Patrimoine - 22,rue Renan - 22220 TREGUIER
Tréguier : Naskiĝdomo de Ernest Renan (Maison
natale d'Ernest Renan)
En firma kaj pitoreska lignostruktura domo de ŝipoposedanto de
la fino de la 16-a j.c., naskiĝis Ernest Renan en 1823, kaj tie
li travivis siajn dekkvin unuajn jarojn. Pensulo kaj verkisto,
postulinta la rajton je libera esprimado por la historia kaj religia
kritiko, lia influo estis grandega. Lia loĝejo konservas
dokumentojn kaj memoraĵojn de la aŭtoro de "la vivo de Jesuo" kaj
de "memoraĵoj pri infanaĝo kaj junaĝo.
Gvidataj vizitoj, filmoj, videoj, ekspozicioj, sprktakloj, ĝardeno,
kontoro de la heredaĵo.
Informoj kaj rezervado : Tel. 33 (0)2.96.92.45.63 - Faks. : 33 (0)2.96.92.13.50
-
Tel. : 33 (0)2.96.92.27.54 - Faks. : 33 (0)2.96.92.93.77

3615 monuments - Web : http://www.monuments-france.fr