Estuaro de Trieux, arbaro de Penhoat-Lancerf en Plourivo (estuaire du Trieux, forêt de Penhoat-Lancerf à plourivo) (natura areo)

Areo parte akirita de C.E.L.

Situanta ĉe la kunfluejo de la estuaroj de Trieux kaj de Leff, la marborda arbaro de Penhoat-Lancerf (600 ha) fariĝis grandinteresa loko por la konservado de la sovaĝaj flaŭro kaj faŭno. Grava historia loko, de la arbaro estas belega vidpunkto al la kastelo de La Roche-Jagu, situanta sur la aliaflanka bordo.
Marŝadaj padoj.

Natura intereso - videblaj specioj :
Apud la tigfruktaj kverkoj (chêne pédonculé), fagoj (hêtre) kaj kaŝtanarboj (châtaignier), vi malkovros arbutujojn (arbousier) : mediteraneajn arbustojn.
En la plej malriĉaj partoj de la erikaj kaj uleksaj erikejoj, la pinastroj, uzitaj en la minejoj en Anglio, disvolviĝis en la 19a jarcento. Erikejoj kaj arbaroj, foliarboj kaj rezinarboj, marĉoj kaj ŝlimejoj estas variaj loĝejoj por tre diversa faŭno : kapreolo (chevreuil), vulpo (renard), melo (blaireau), kaprimulgo (engoulevent), granda buntpego (pic épeiche), verkapa tadorno (tadorne de Belon), egretardeo (aigrette) kaj ansero (bernache).

Okazaĵoj :
Vizitoj, lernejoj agadoj tutjare laŭ petoj de la 1a de Junio ĝis la 31a de Aŭgusto.

Informoj : Maison de l'estuaire (Domo de la estuaro) : 02.96.55.96.79