Natura intereso - videblaj specioj :
La poldero kaj la arbareto de Roscouré estas loĝataj de vegetalaro el kverkoj,
frangoloj (bourdaine), orkideoj, salikoj kaj pinoj.
Proksime 60 specioj da censitaj birdoj, kiuj atestas pri la riĉeco de la
faŭno : kanemberizo (bruant des roseaux),
arbara skolopo (bécasse des bois), turfalko (faucon crécerelle),
nigra milvo (milan noir), buteo (buse variable),
griza ardeo (héron cendré), verdkapa tadorno (tadorne de Belon)...
Okazaĵoj :
Vizitoj, lernejaj agadoj tutjare laŭ petoj.
Informoj : 02.98.56.45.04
Combrit : bigudena muzeo de la cidro (Musée du Cidre Bigouden)
![]() |
Tiu muzeo montras la historion de la pomo en Bretonio, la laboron en la pomarbejo, malnovajn pompremilojn, la transformiĝon de la pomo en cidron, same kiel la ilojn por produkti brandon el cidro. Gvidata kaj komentata vizito, sekvata de gustumado de cidro, naskiĝinta de la harmonio de la grundo kaj de la klimato de la suda bretona marbordo. La kornvala cidro estas strukturita kun orkolora robo kaj fruktaj aromoj. |
Aliro : inter Pont l'Abbé kaj Bénodet,
en suda Finistero
Adreso : Musée du cidre - 29120 COMBRIT
Tel. : 33 (0)2.98.51.90.84 - Faks. : 33 (0)2.98.57.05.79