Admirinde situanta en unu el la plej ŝirmataj golfetoj de la atlantika marbordo, Concarneau estas unu el la maloftegaj marbordaj feŭdaj urboj.
Kastelurbo menciita ekde la XIa jarcento, ĝi eniras, pere de la grafoj de
Kornvalo sub la dukan potencon, kiu regas la marbordon inter la riveroj Odet kaj
Ellé.
Ĝi estis konsiderata en la XIVa jarcento kiel la kvaran fortikan urbon en
Bretonio.
Office de tourisme (Turismoficejo)
Tel : 02 98 97 01 44
Concarneau : Muzeo de la fiŝkaptado (Musée de la Pêche)
![]() |
Situanta en la escepta ĉirkaŭo de la fortikigita enklavo
de la "ĉirkaŭbarita urbo" ("Ville-Close"), la muzeo
prezentas sur 1500 kv.m. la historion kaj la teknikojn de la maraj
fiŝkaptadoj de la tuta mondo. Post duhora vizito (lumbildaro,
reduktomodeloj, montrofenestroj, ŝipoj), vi ja scios ĉion
pri "kiu fiŝkaptas ?, kion ?, kie ? kaj kiel ?", pri la konstruado
de ŝipoj kaj pri ĉiuj metodoj por konservi la kaptitajn fiŝojn. |
Butiko proponas librojn, afiŝojn, planojn, reduktomodelojn kaj marajn artiklojn, inter ili estas multaj unikaĵoj de la muzeo.
Adreso : Musée
de la Pêche - 3, rue Vauban - B.P. 118 - 29181 CONCARNEAU 
Tel. : 33 (0)2.98.97.10.20 - Faks. : 33 (0)2.98.50.79.78
E.adreso : museedelapeche@wanadoo.fr.