Landerneau : urbo ponto, (asociita historia urbo)

Landerneau ŝuldas sian radiadon al sia rolo de pasurbo inter la regionoj Leono kaj Kornvalo, famaj pro ilia dinamismo.

Ĝia rolo de pasejo, funde de la estuaro de Elorn kaj de la rodo de Brest, estigas ekde la 12-a jarcento, la fondon de vilaĝego "castral" kaj ebligas al la urbo fariĝi la sidejo de unu el la kvar kastelurboj de la vicgraflando de Leono. La surmara komerco stimulata, ekde la fino de la Mezepoko, per la drapa industrio, aldonas al la komerca dinamismo de la urbo Rohan.

Office de tourisme (Turismoficejo)
Tel : 02 98 85 13 09

Landerneau : sur la spuroj de la historio

 

En Landerneau, la manovŝtonaj domoj, la belega loĝata ponto apartenas al la historio, kiun vi malkovros per la subĉiela muzeo, per la gvidataj vizitoj kaj per la historia ekspozicio "heredaĵoj de Landerneau" ("Landerneau héritages"), kiu prilumas kvar jarcentojn da prospereco de la 16-a ĝis la 19-a jarcentoj.

Ekspozicio " Landerneau héritages " de la 1/07 ĝis la 15/10 - Senpaga eniro

Adreso : Office du Tourisme - Pont des Rohan - 29800 LANDERNEAU
Tel. : 33 (0)2.98.85.13.09 - Faks. : 33 (0)2.98.21.39.27
E.adreso : mairie.landerneau@wanadoo.fr