Insulo Ouessant (natura areo)

Ĉe la norda pinto de la departemento "Finistère", la Insulo Ouessant, alirebla per ŝipo de Brest aŭ de Conquet, montras siajn klifojn altajn je 60 m super la maro.

Neniu arbo baras la rigardon : inter ĉielo kaj maro, tio estas la bieno de la herbejoj kaj de la maraj erikejoj kun spektindaj floradoj, precipe ĉe la komenco kaj la fino de la sezono. La centro de la insulo, malnovtempe agra, estas hodiaŭ iom post iom konkerita de la novalo malgraŭ la paŝtantaj ŝafoj kaj kelkaj ĉevaloj.
Estas la birdoj kaj aparte la migruloj, kiuj famigis la insulon Ouessant kiel observan lokon.

Natura intereso - videblaj specioj :
fulmaro (fulmar), tufkormorano (cormoran huppé), hematopo (huîtrier-pie), arĝentmevo (goéland argenté), nigramantela mevo (goéland marin), flavkrura mevo (goéland brun), trifingra mevo (mouette tridactyle), ruĝbeka montkorvo (crave à bec rouge), korako (grand corbeau) kaj multaj migraj specioj.

Okazaĵoj :
Agadoj por la grupoj tutjare laŭ petoj kaj naturaj eliradoj por ĉiuj publikoj (lernejaj ferioj).

Informoj : Centre d'études du milieu (Mediesplora Centro) : 02 98 48 82 65