Laŭ la legendo, Quimperlé ŝuldus sian originon al la reĝo Gradlon, kiu estus alloginta en la 6-a jarcento la sanktulon Gunthiern, kimran ermiton, al tero nomata Anaurot, inter Isole kaj Ellé, je la limo de la gallo-romiaj civitoj de la Osismoj kaj de la Venetoj, de la episkopejoj de Quimper kaj de Vannes.
Pli certe, ĝi aperis en Kornvalo en la 11-a jarcento dank'al Alain Canhiart, la grafo de Kornvalo kiu, en tiu tempo de krucmilitoj, fondis sur tiu grava pasejo de romia vojo benediktan monaĥejon honore al la sankta kruco kun la apogo de la abatejo Saint-Sauveur de Redon.
Office de tourisme (Turismoficejo)Quimperlé : Abatejo sankta-Kruco (Abbaye Sainte-Croix)
![]() |
Prestiĝa religia monumento, la preĝejo Sainte-Croix
estis konstruita inter la 11-a kaj la 12-a jarcentoj kaj tute
restaŭrita inter 1864 kaj 1868. |
Utilaj informoj :
Surloka klariga ekspozicio.
Senpagaj gvidataj vizitoj en julio kaj aŭgusto.
Informoj al : Office de Tourisme (turismoficejo) de Quimperlé - Rue du Bourgneuf - Tel. : 33(0)2.98.96.04.32