Je la limoj de Bretonio, de Mansio (Maine) kaj de Normandio,
Fougères ŝuldas al tiu situacio, escepta en Bretonio, la plej
gravan parton de sia heredaĵo kaj de sia radiado :
granda lima baronlando je la tempo de la duklando, ĝi konservis de tiu
rolo, imponan fortikaĵon.
Urbo kruciĝo, ĝi ĉiam konis komercan aktivecon ekde la unuaj
foiroj de la XIa jarcento, placo de Marchix, apud la kastelo, ĝis la
bovbazaro : l'Aumaillerie, unu el la plej gravaj en Eŭropo.
Kun la industria revolucio, en Fougères disvolviĝas la fabrikado
de la pantoflo, kaj poste tiu de la ŝuo, kiu fariĝas en la unua
duono de la XXa jarcento la granda loka specialaĵo. Grava krizo post
la dua mondmilito necesigis ekonomian diversigon.
Metiejo-Muzeo de la Horloĝofabrikado (Atelier-Musée de l'Horlogerie)
![]() |
La metiisto de la tempo En Fougères, en la belega kadro de konstruaĵo de la 16-a j.c., la metiejo-muzeo de la Horloĝofabrikado elmontras konstruaĵhorloĝojn, kartelojn en stilo Ludoviko la 15-a, pendhorloĝojn kaj brakhorloĝojn de viaj prauloj por la plej granda plezuro de niaj okuloj. L'Artisan du Temps - 37, rue Nationale - 35300 FOUGERESTél./Faks. : 33 (0)2.99.99.40.98 |