BRETONIO-BRETAGNE-BREIZH : Document en espéranto / Dokumento en esperanto
|
|
|
Malgraŭ sia malnoveco, ĝi estis kreita dum la Revolucio, kaj sia prestiĝo, la muzeo pri belartoj de Rennes estas ne sufiĉe konata. Ombre de kelkaj pentraĵoj celebraj en la tuta mondo, kolektoj kun escepta varieco estas malkovrindaj. La kamero de kuriozaĵoj, kreita en la 18-a jarcento de Christophe-Paul de Robien, prezidanto de la Parlamento de Bretonio, ariganta antikvaĵojn, pentraĵojn, desegnojn de la plej gravaj majstroj, artobjektojn el ĉiuj kontinentoj, estas ĝia ĉefa fonto.
Maldekstre : egipta kartonaĵo de la 10-a - 8-a jarcentoj a.K. |
|
La muzeo estis pliriĉigita poste per gravaj sendoj de la ŝtato ("Perseo liberiganta Andromedon" de Véronèse, "Sankta Luko pentranta la virgulinon" de Heemskerck, la giganta "Malsupreniro de la Kruco" de Le Brun, sed ankaŭ per senĉesaj akiroj. Ĝi ebligas hodiaŭ promenadon tra la tempo kaj la spaco, de la faraona Egiptio al la nuntempa arto, kun por ĉiu sekcio verkoj el la plej alta kvalito. De la italaj primitivuloj al la geometria abstrakteco, la ĉambroj renovigitaj en 1996 estas organizitaj kronologie. Galerioj kun diversaj grandeco kaj koloroj ebligas krei etoson favoran al la kontemplado de la verkoj.
Dekstre : Florenco, kavaliro antikvastile, fino de la 16-a jarcento |
|
|
|
|
|
La Renesanco, dividita inter la religiaj kaj la voluptaj pentraĵoj (La virino inter du aĝoj) antaŭiras la eksterordinaran aron de la 17-a jarcento, kiu certigas la famon de la muzeo dank'al la ĉeesto de gravaj nomoj. La ĉefverkoj ne mankas por ilustri la sekvantajn epokojn : rokoko, novklasikismo, romantikismo, impresionismo, ktp. La skolo de Pont-Aven anoncas la modernan epokon, kaj la artistoj dia epoko ĉeestas por fermi aŭ malfermi la trairadon.
Maldekstre : Maître de la Miséricorde, Virgulino kun infano kaj kvar sanktuloj. Proks. 1370-1375 |
|
La sceno povus aspekti banala : sed Georges de La Tour donas al sia novnaskito tiel grandan verecon en la esprimo de la homaj sentoj, ke la sakra karaktero de la vivo aperas en sia simpleco. Ĉefverko inter la ĉefverkoj de la okcidenta pentrarto, la pentraĵo pelas nin al la bordoj de la meditado, religia aŭ ne. Kun Baugin, Champaigne kaj Le Nain, la muzeo ebligas la renkonton kun la sentiveco aparta al la franca 17-a jarcento. Dekstre : Georges de La Tour, La novnaskito, proks. 1645 |
|
|
|
|
|
Elstara punkto de la flandra kolekto, tiu batalo, en kiu miksiĝas violenteco kaj gracio, apartenas al aro da kvar ekzotaj ĉasoj pentritaj de Rubens por la kastelo de Schleissheim en Bavario en 1616. La ŝanĝbrilaj koloroj kaj la movplena kirliĝo de la korpoj donas al tiu verko abundecon, rimarkiĝon, kiu klasas ĝin inter la plej barokaj de la artisto.
Maldekstre : Pierre-Paul Rubens, La ĉaso al la tigro. Proks. 1616 |
|
Pentristo de la silenta vivo, Chardin invitas nin al tuŝo same kiel al vido. En tiu muta naturo kaj ties respondaĵo "La pruna korbo"), li sugestas per kelkaj farbotuĉoj, la velurecon de la persikoj, la firmecon de la vinberoj, la travideblecon de la vitro, en purekvilibra komponaĵo.
Dekstre : Jean-Baptiste Siméon Chardin, Korbo de persikoj kun refreŝigilo, proks. 1759 |
|
|
|
En Pont-Aven, Sérusier malkovras kun Gaugin la sujektivan dimension de la koloro. Lia verda kaj flava "Soleco", sed ankaŭ la malgaja vizaĝo de la juna bretonino kaj la komponaĵo sen ĉielo enirigas nin en la interna mondo de la pentristo. En plena malhaveco, li estas markita per komunikvola profunda melankolio.
Dekstre : Paul Sérusier, Soleco, 1891 |
|
|
|
|
|
Tiu baniĝantino apartenas al multnombra familio da dispecigitaj inaj figuroj, elirintaj de la imago de Picasso en la somero 1928 en Dinard. Ke ili pilkludu aŭ malfermu kajuton, tiuj baniĝantinoj estas ĉiuj karakterizataj per rekonstruita anatomio, kombinante frontan kaj profilan vidojn. Tiu pentraĵo, unu el la plej superrealismaj de Picasso, apudas verkojn de Juan Gris, Tanguy kaj Kupka. Maldekstre : Pablo Picasso, Baniĝantino. 1928 |
|
|
|
La nuntempa sekcio de la muzeo estas turnita al la abstrakteco. La mondo de Sam Francis ne estas tiu de la konvencia pejzaĝo. En sia "Blua komponaĵo sur blanka fono", la malgrandegaj "molekuloj" ekscese pligrandigitaj, konsistigas mondon, kie regnas la revo kaj la magio.
Maldekstre : Sam Francis, Blua komponaĵo sur blanka fono. 1960 |
|
Eduka Servo Por amuze malkovri la riĉaĵojn de la muzeo, la servo elpensis dudekon da ludoj-aktivaĵoj por la infanetlernejoj, elementaj lernejoj kaj dekjaruloj, same kiel por la libertempaj kluboj. Iuj estas alireblaj de diversaj handikapitoj. Teknikaj aŭ temaj skatoloj estas alluataj al klaso por antaŭiri aŭ kompletigi la viziton de la muzeo. Trejnaj kursoj estas organizataj por la instruistoj. Dekstre : Jean Van Kessel, La arbo kun la birdoj |
|
|
|
|
|
La amikoj de la Muzeo La aktivaĵoj de la Klubo de la Amikoj (fr. Société des Amis) ebligas la pliriĉigon de la kolektoj per akiroj sed ankaŭ la subtenon de disvastigaj projektoj. La aliĝinto profitas je senpaga eniro, je invitoj por la inaŭguro de la ekspozicioj, je komentataj vizitoj kaj je prelegoj pri arthistorio je favoraj prezoj, ktp. Vojaĝoj en Francio kaj eksterlanden estas ankaŭ regule proponataj. Junaj kaj etaj amikoj profitas je aparta programo de aktivaĵoj.
Maldekstre : Eugène Amaury-Duval, Portreto de Isaure Chassériau. 1838 |
Adreso : MUSÉE DES BEAUX-ARTS DE RENNES - 20 quai Émile Zola - 35000 RENNES
Tel. : 02 99 28 55 85 - Faks. : 02 99 28 55 99
TTT : http://www.mbar.org - E-adreso : musee@mbar.org
Malfermita ĉiutage de la 10-a ĝis la 12-a kaj de la 14-a ĝis la 18-a escepte de mardo kaj de feritagoj