Informoj pri : Rennes : la muzeo pri
belartoj (Le musée des Beaux-Arts)
Urbo pli ol dumiljara, Rennes estis sinsekve ĉefurbo de la Redones je
la kelta epoko, urbo de la konsekro je la tempo de la dukoj, sidejo de la
Parlamento kaj de la Intendantejo dum la Malnova Reĝimo. Tiuj
prestiĝaj roloj sendube klarigas kial ĝia arkitektura heredaĝo
estas markita de nobleco kaj de soleneco.
La praa koro de Rennes estas markita per mezepoka influo. Ĝi kontrastas kun
la nuna centro komplete rekonstruita post la incendiego de 1720.
Sobra sed eleganta kun siaj grandaj ŝtonaj hoteloj, la nuna centro organiziĝis
ĉirkaŭ du reĝaj placoj : la placo de la Parlamento kun ties
luksa palaco de la la 17-a jarcento kaj la placo de la urbodomo.
![]() |
De la keltepoka loko al la nuna teknologia poluso, Rennes rakontas la jarcentojn. La mezepokaj stratoj borderitaj de lignastrukturaj domoj respondas al la soleneco de la 18a jarcento glorita per du reĝaj placoj. La restaŭrita Parlamento de Bretonio, eksterordinara renna konstruaĵo, atestas pri la pentra kaj arkitektura arto de la franca 17a jarcento. La kapelo Sankta-Ivo (15a jarcento) prezentas la heredaĵon de la urbo al la vizitanto. |
Utilaj informoj :
Malkovro de la urbo kun komentoj de gvidistoj-prelegistoj agnoskitaj
de la Ministrejo de la Kulturo. Kompletaj vizitoj, vizitoj de la Parlamentejo de
Bretonio, temaj vizitoj kaj ludaj prezentoj de la heredaĵo por la infanoj.
Office du Tourisme (Turismoficejo) - 11, rue Saint-Yves - C.S 26410 - 35064 RENNES
CEDEX
Tel. : 33 (0)2.99.67.11.11 - Faks. : 33 (0)2.99.67.11.10
E.mail : patrimoine@tourisme-rennes.com
|
De pli ol 22 jaroj, ĝi estas la festivalo de la kultura diverseco. |
|
|
Kun aventura spirito, la ĉiugenraj muzikoj invadas la urbon, la kvartalojn,
la ĉambrojn , la trinkejojn, ktp.
Kaj ĉiuj vivas laŭ la freneza ritmo de tiu festivalo - saltotabulo,
kiu propulsas la karieron de talentaj artistoj : Mano Négra,
Björk, Nirvana, Ben
Harper, Portishead... |