Auray, "Ĉefurbo de la regiono de la megalitoj". Tiu titolo povus esti tute alia, tiom la historio markis tiun urbon. La alreanoj (loĝantoj de Auray) memorantaj, revalorigas sian riĉan pasintecon. La strato de Belzic, la strato de Bois, fariĝinta Alexandre Jardin, la strato de la faboj (rue des Fèves) atestas pri la grava loko de la alrea seneskalejo en la heredaĵo de la dukoj de Bretonio. La preĝejo Sankta-Gildaso (Saint-Gildas) de la XVIIa jarcento atestas pri tutbela arkitekturo.
Office de tourisme d'Auray (Turismoficejo)