Ĝi estas unu el
la plej grandaj bretonaj insuloj kun kvar komunumoj : Le Palais, Sauzon,
Locmaria kaj Bangor.
Pli ol 20
kilometrojn longa kaj ĉirkaŭ 10 kilometrojn larĝa, la insulo Belle-Île aspektas
kiel roka altebenaĵo alta je 60 metroj, ĉirkaŭe tajlita kaj kun multaj valetoj.
Ekde la antikva
periodo, la insulo estis haltejo inter la britaj insuloj kaj la hispana
duoninsulo. En la 18-a jarcento, Karolo la 9-a donas ĝin al Alberto de Gondi,
kiu ekkonstruigas fortikaĵon tiel kostan, ke lia familio revendas la insulon la
sekvantan jarcenton al Nicolas Fouquet. Ĝi reeniras la reĝan bienaron post lia
aresto laŭ ordono de Ludoviko la 14-a. En la 18-a jarcento, ĝi estas ludonita
sinsekve al la Hindia Kompanio, al la impostistestro, antaŭ ol esti kaptita de
la angla ŝiparo kaj redonita al Francio post du jaroj. En 1765, post la
okazaĵoj rilataj al la franca Kanado, 58 ekzilitaj akadiaj familioj instaliĝis
tie. Je la fino de la 19-a jarcento, la insulo entuziasmigas Monet, Sarah
Bernhardt kaj multajn artistojn, antaŭindikante la allogon, kiun estigas nun
Belle-Île al la feriantoj.
Aparte sovaĝa loko de erikejoj kaj klifoj batataj de la
hulo.
Biotopo kun tre granda vegetala kaj besta riĉeco, la
ornitologia rezervejo de Koh-Kastel, unu el la plej grandaj francaj kolonioj de
flavkruraj mevoj (goéland brun) administrata de la S.E.P.N.B.
<'+'/sc'+'ript>'); // -->