Bigan : bieno (Domaine) de Kerguéhennec
Centro pri nuntempa arto - renkontiĝa kultura centro (Centre d'art contemporain - Centre culturel de rencontre)
![]() |
Je
25km de Vannes, la bieno de Kerguéhennec estas historia loko,
kie la nuntempa kreado estas en rekta rilato kun la naturo
kaj la heredaĵo.
La pejzaĝa parko, inventita de la fratoj Bühler en la 19-a jarcento,
nun konsistigas la unuan parkon de nuntempaj skulptaĵoj en Francio,
prezentantan mondfaman kolekton
(E. Ballet, T. Grand, R. Long, M. Raetz, J.P. Raynaud, G. Penone,
ktp.). La kastelo, konstruita en 1710 de Olivier Delourme, kaj ties dependaĵoj akceptas la ekspoziciojn pri nuntempa arto organizataj de la arta centro. |
Plurfakaj renkontiĝoj (muziko, danco, teatro, poezio) kun artistoj loĝantaj en la bieno de Kerguéhennec estas ofertataj al la publiko dum concertoj, spektakloj kaj diskutoj.
Surloke : trinkejo de la parko (simpla manĝado), librovendejo. Gvidataj vizitoj (kun rezervado) de la kolekto de la skulptaĵoj kaj de la ekspozicioj.
Adreso : Domaine de Kerguéhennec - Centre d'art contemporain -
56500 BIGAN
Tel. : 33(0)2.97.60.44.44 - Faks. : 33 (0)2.97.60.44.00
E.adreso : domaineker@aol.com