Grava haltejo sur la vojo de la dukoj de Bretonio, Josselin aperas ĉe vojkurbo, alkroĉita flanke de monteto kun ĉe siaj piedoj , la impona kastelo de Rohan, nekaptebla fortikaĵo fiksita sur la roko, kies destino estas forte ligita al la vivo de la urbo.
En la Mezepoko, kamparano malkovras sub la veproj statuon de la Virgulino. La sinjoro de Porhoët decidas en la jaro 1000 la konstruadon de kapelo en tiu loko, kaj de kastelo, borde de la rivero Oust. Lia filo Josselin, donas sian nomon al la naskiĝanta urbo, sed liaj idoj forlasas la urbon por instaliĝi je kelkaj kilometroj, je la loko nomata Rohan (la roketo en la bretona lingvo).
Syndicat d'initiative (turismoficejo)Josselin : kastelo (Château de Josselin)
![]() |
Kun siaj tri majestaj turoj superantaj la valon de la rivero Oust kaj
sia belega fasado je flamgotika stilo, la kastelo de Josselin ofertas
rimarkindan atestaĵon de la feŭda kaj renesanca arkitekturoj.
Interne de la kastelo ĉiam loĝata de la familio Rohan,
vi povos admiri, en dekoro restaŭrita en la 19-a jarcento,
plurajn belajn meblarojn de la 17-a kaj 18-a jarcentoj, same kiel
multajn pentraĵojn kaj familiajn memoraĵojn.
Post la vizito de la kastelo, vi ne hezitos por viziti la muzeon de la
pupoj ("Musée de Poupées"), kolekto de Rohan. |
Ekspozicio 2000 : "Pupoj kaj ludiloj de Bretonio"
Adreso : Château
de Josselin : service des visites (vizit-servo) - 56120 JOSSELIN
Tel. : 33 (0)2.97.22.36.45 - Faks. : 33 (0)2.97.75.68.16