Nek kastelo nek baziliko en tiu malnova "trève" de la rivero Sérent, sed etaj sanktejoj kaj granitaj domoj, en kiuj loĝis la eminentuloj kaj la makleristoj de la vilaĝo, en la XVIIa kaj XVIIIa jarcentoj, epoko kiam la teksistoj faris la riĉecon de la paroĥo...
Kore de granita tero superata de la fiera urbo Josselin, for de la gravaj komunikaj aksoj, Lizio estis je la komenco de la 1980aj jaroj por multaj nur malgranda bretona vilaĝo destinata al forlaso. Tio estis sen kalkuli kun la fiera decidemo de la loka loĝantaro, kiu tiam decidis relanĉi la ekonomian agadon per sistema politiko de restaŭrado de la arkitektura heredaĵo.
Mairie (Urbodomo)Lizio : Muzeo de la poeto feraĵisto (Musée du Poête Ferrailleur)
Neforgesebla vojaĝo
![]() |
1h30 en nekutima kaj turbulenta mondo de regiona artisto.
Ekde la rubokolektado, li inventas movajn, akvajn aŭ muzikajn
skulptaĵojn, aŭtomataĵojn, amuzajn maŝinojn,
mirindajn fontanojn, ktp. |
Adreso : Musée
du Poète Ferrailleur - La Ville Stéphant - 56460 LIZIO
Tel./faks. : 33 (0)2.97.74.97.94
Lizio : ekomuzeo de la malnovaj metioj (Ecomusée des Vieux Métiers)
![]() |
Vera memoraĵo de Bretonio : rekonstruo de malnovtempaj butikoj,
de internoj de farmobienoj, de metiistaj laborejoj, de klasoĉambro
de la jaro 1900, de aŭtoriparejo de la 1900-aj jaroj.
Pli ol 50 000 iloj, malnovaj objektoj, mebloj, ludiloj prezentataj
en tiestempa etoso, priskribas pli ol 60 malaperintajn metiojn kaj
la malnovtempan kamparan vivon. |
Adreso : Ecomusée
des Vieux Métiers - Alain GUILLARD - "Bobhuet" - 56460 LIZIO
Tel. : 33 (0)2.97.74.93.01 - Faks. : 33 (0)2.97.74.70.84
E.adreso : guillard@minitel.net