Monténeuf : la megalitoj (mégalithes de Monténeuf)
La rektaj ŝtonoj (Les pierres droites)
![]() |
Je mezvoje inter Vannes kaj Rennes, tiu megalitaro estas konsiderata kiel unu el la plej gravaj en centra Bretonio. La areo situas sur 7 hektaroj, kun pli ol 420 registritaj monolitoj, 42 starigitaj ŝtonoj kaj multaj piedirpadoj alireblaj dum la tuta jaro. Vi malkovros, per reduktomodeloj, la tutan ĉenon de la menhirstarigo (tajlado, movado kaj starigo), la teknikojn por la konstruado de domŝirmejoj uzataj en neolitiko, tumulan teramason, la eltajlominojn kaj nefinitan menhiron, kio faras el Monténeuf unikan lokon en Eŭropo. |
Montraj kaj inicaj laborejoj por la silikotajlado, por la fabrikado de prahistoriaj armiloj, same kiel por la teknikoj de arkeologiaj prifosadoj povas esti organizataj dum duontagaj vizitoj.
Adreso : Office
de Tourisme du Pays de Guer-Coëtquidan - Place de la Gare - 56380
GUER
Tel. : 33 (0)2.97.22.04.78 - Faks. : 33 (0)2.97.22.08.49