En la vera koro de Argoato, ĉe la limoj de la bretonlingva parto kaj de la galeza parto de Bretonio, de la malnovaj episkopejoj de Kornvalo kaj de Vannes, de la departementoj Morbihan kaj Côtes d'Armor, Pontivy ofte aperis kiel la loko de nova regiona ĉefurbo.
La urbo, kies origino estus ŝuldebla al Sankta Ivy, fakte elkreskis sur la loko de fortikaĵo, kiu regis la ponton, devigan pasejon. De tiu vilaĝego "castral" fortikigita en la 13-a jarcento, Pontivy konservis la kastelon, rekonstruitan en 1485 de Johano la 2-a de Rohan.
![]() |
Por malkovri la urbon, sekvu la gvidanton ! Gvidataj vizitoj : kastelo de Rohan (15-a jarcento), mezepoka urbo, imperia urbo "Napoléonville", preĝejo sankta Joseph kaj ties nuntempaj vitraloj, preĝejo sankta Mériadec de Stival (16-a jarcento), kapeloj de La Houssaye (15-a ĝis 17-a jarcentoj) kaj sankta Tréphine (15-a ĝis 17-a jarcentoj), muelejo-muzeo de Récollets (historio de la akvo-, vento- kaj tajdo-muelejoj). |
Adreso : Maison du tourisme - Tel. : 33 (0)2.97.25.04.10 - Faks. : 33 (0)2.97.27.87.09
Kastelo de Rohan (Château
des Rohan)
Rekonstruita fine de la 15-a jarcento de la potenca familio Rohan,
la kastelo Rohan (château des Rohan) estas
bona ekzemplo de la milita arkitekturo de la fino de la
Mezepoko.
Adreso : Château des Rohan - 56300 PONTIVY
Adreso : Moulin des Récollets - Tel. : 33 (0)2.97.75.04.83

En la galerioj de la kastelo, laŭlonge de la jaro, artaj ekspozicioj
estas videblaj.
Tel. : 33 (0)2.97.25.12.93 ou 33 (0)2.97.25.00.33 - Faks. : 33 (0)2.97.27.87.09