Stranga sorto por tiu rifuĝejo ĉe la enfluejo de la rivero Blavet, fariĝinta dank'al la favoro de la reĝoj de Francio unuaranga haveno en la XVIIa jarcento kaj de la reĝino Marie-Amélie bana stacio fama en la XIXa jarcento !
Konata pro la escepta sekureco de sia loko, la urbo tiam nomata Blavet, faras, ekde la Mezepoko, komercon de salo kaj vino, fiŝoj kaj cerealoj. Sed tio estas ĝia strategia graveco rimarkata ekde la XVa jarcento de la Duko Francisko la IIa, ĉe la enirejo de grava komunikvojo, kiu enirigis ĝin en la historion.
Syndicat d'initiative (Turismoficejo)
Port-Louis : Nacia Muzeo de la Ŝiparo kaj
Muzeo de la Hindia Kompanio (Musée
National de la Marine et
Musée de la Compagnie des Indes)
Citadelo de Port-Louis (Citadelle du Port-Louis)
![]() |
Fondita de la hispanoj en la epoko de la religiaj militoj, la citadelo de Port-Louis, estis pligrandigita, plifortikigita kaj finita de Ludoviko la 13-a inter 1616 et 1622. La fameco de la loko perdita en la fundo de Bretonio, alvenis kun la kreo de la Hindia Kompanio (Compagnie des Indes) de Colbert en 1664 kaj la disvolviĝo de la haveno kaj de la magazenoj de la Oriento, kiu fariĝos Lorient. Dank'al konvencio kun la urbo Lorient, la Muzeo de la Hindia Kompanio estas lokita en la citadelo. | |
|
Ĝi proksimas al la Muzeo de la Ŝiparo, kiu arigas en pluraj grandaj
ĉambroj, maran muzeon, armilan muzeon kaj ŝipan muzeon. |
||
Utilaj
informoj :

Musée national de la Marine
- Citadelle de Port Louis - 56290 Port Louis
Tel. : 33(0)2.97.12.10.37 - Faks. 33(0)2.97.82.17.28
Musée de la Compagnie des Indes
Tel. : 33 (0)2.97.82.19.13