Agrable ŝtuparigita sur promontoro superanta la maran riveron Vilaine, La Roche Bernard naskiĝis en proksimume 920 ĉirkaŭ forta roko (roche forte) starigita de Bernard, vikinga sinjoro, sur la roka sprono de Ruicard.
La Roche Bernard tuj ludas strategian rolon en Bretonio, dank'al sia escepta situacio je la kruciĝo de unuarangaj maraj kaj teraj vojoj kaj fariĝas la sidejo de unu el la naŭ grandaj baronlandoj de la duklando.
Syndicat d'initiative (Turismoficejo)La Roche-Bernard : Muzeo de la mara Vileno (Musée de la Vilaine Maritime)
![]() |
Kastelo de la subteraj karceroj (Château des Basses Fosses)
En la estuaro de la rivero Vilaine, la homoj sciis kiel ekspluati la rimedojn
de la rivero kaj de la maro. La fiŝkaptado, la trampado, la ŝipkonstruado
markis la urbon.
|
Adreso : Musée
de la Vilaine Maritime - rue du Ruicard Vieux Quartier - 56130 LA
ROCHE-BERNARD
Tel. : 33 (0)2.99.90.83.47 - Tel. ekstersezona : 33 (0)2.99.90.63.19 - Faks. : 33 (0)2.99.90.88.11