Rochefort-en-Terre estas la frukto de la kuniĝo de la naturo kaj de la homo.
Ĉirkaŭata de profundaj valetoj, norde apartigita de la valo Arz per la rivero Grée, vera barilo el kistoj pikitaj de uleksoj, genistoj, erikoj kaj pinoj, tiu eta urbo estas konstruita en admirinda defenda loko, fronte al la breĉo de Gueuzon, natura pasejo inter Malestroit kaj La Roche-Bernard, kiun regis malnovtempe ĝia kastelo.
Syndicat d'initiative (Turismoficejo)Rochefort-en-Terre : kastelo (Château)
![]() |
Rochefort-en-Terre estas fama pro sia renesanca centro kaj sia kastelo. De la feŭda kastelo restas la fortikaĵoj kaj nova nobeldomo transformita en la komenco de la 20-a jarcento de usona pentristo : Alfred Klots. Parto de la konstruaĵoj, kiu entenas la artan kolekton de la familio Klots estas malfermata al la publiko. La kastelo de Rochefort-en-Terre estas posedaĵo de la departemento. |
Adreso : Château de Rochefort-en-Terre - 56220 ROCHEFORT-EN-TERRE
Tel. : 33 (0)2.97.43.31.56 - Faks. : 33 (0)2.97.43.31.56
TTT : http://www.golfe-du-morbihan.com