Tiu natura loko, akirita de la Departementa Konsilio en 1995,
estas iompostiome restaŭrita ekde tiam profite al la akceptado de la birdoj kaj
al la disvolvo de la flaŭra diverseco.
Ĝi estas vivesenca rifuĝejo por la aviflaŭno, kiam la tajdo
kovras la ŝlimejon de la golfo.
Krome, la loko enhavas 4-hektaran arbareton libere alireblan.
Natura intereso - videblaj specioj :
Verdflugila kreko (sarcelle d'hiver) (1500),
tufvanelo (vanneau huppé),
blanka plataleo (spatule blanche),
himantopo (échasse blanche),
diversaj tringoj (chevalier) el kiuj la malhela tringo (chevalier arlequin),
malgranda egretardeo (aigrette garzette),
griza ardeo (héron cendré),
ridmevo (mouette rieuse)...
Ĉeesto de la barboparuo (mésange à moustache) kaj ĉetio
(bouscarle de Cetti).
Okazaĵoj :
Gvidataj vizitoj programitaj kaj laŭ petoj (por grupoj), lernejaj agadoj,
libera aliro al du observejoj.
Informoj : Office de Tourisme (Turisma oficejo) de Sarzeau : 02.97.41.82.37
Sarzeau : Kastelo (Château) de Suscinio
![]() |
Fortreso en la duoninsulo Rhuys-Morbihan |
Château de Suscinio - 56370 SARZEAU
Tel. : 33 (0)2.97.41.91.91 - Faks. : 33 (0)2.97.41.75.01
TTT : http://www.golfe-du-morbihan.com