La katedraloj

Ek de la XII-a jarcento en la naŭ bretonaj episkopejoj, ligitaj al la fondintoj de Armoriko, katedraloj estas starigitaj aŭ restarigitaj (Dol, Nantes (Nanto), Quimper (Kempero), Rennes (Renno), Saint-Brieuc (Sanbrioĉo), Saint-Malo (Sanmaluo), Saint-Pol-de-Léon (Sanpol-en-Leono, Tréguier (Tregiero), Vannes (Vanno)).

Pluraj konstruadoj daŭros dum tri ĝis 5 jarcentoj. Tial, tiuj konstruaĵoj, ĉiuj belkonstruaj, montras diversajn arkitekturajn stilojn : romanikan, gotikan, kaj renesancan.

Kelkaj ekzemploj :