|
La fervoreco de la bretona popolo esprimiĝis per florado de kapeloj, krucoj kaj kalavrioj, kiuj, disaj sur la kamparo, ĉiam emociigas. Pluraj kapeloj, konstruitaj rande de kava pado, kelkfoje for de ĉiuj loĝejoj, sed tre ofte ligitaj al sakra fontano, atestas pri la kristanigo de malnova kulto pri fontoj. Hodiaŭ, kiel hieraŭ, la kapeloj tenas grandan lokon en la vivo de la Bretonoj, kiel atestas la multnombraj protektaj asocioj. |
![]() |