La krucoj

Miloj da ŝtonaj krucoj estas starigitaj de la eklezio, la aŭtoritatuloj kaj la kamparanoj tra la bretona kamparo, por kristanigi la pejzaĝon kaj malkaŝe esprimi sian piecon : sur la padoj, tre ofte ĉe la kruciĝo de vojoj aŭ ĉe la enirejo de nobeldomoj.

Iliaj formoj estas tre diversaj : simpla, cirkla, piedforma, kruco-pentraĵo, paliso (tekniko aparta al la skistaj krucoj uzataj en Loire-Atlantique, sude de departemento Ille-et-Vilaine kaj orienta parto de Morbihano, la regiono de Châteaubriant kaj de la Mée).

La misiaj krucoj, starigitaj inter la 16-a kaj la 20-a jarcentoj, memorigas pri okazaĵo en la vivo de la paroĥo.