La sakraj fontanoj

La kulto de la sakraj fontanoj estis jam tre vigla dum la kelta epoko.

La sorĉalvokaj formuloj donis al la akvoj kuracajn virtojn. Tiel, kun la fontanoj, dum jarcentoj, prosperas la kuracespero.

Poste, por provi forgesigi tiun paganan originon, la klerikaro donis al tiuj fontanoj, kristanajn protektantojn, kies statueto tiam estis lokita en ŝtonan niĉon.
Dum la pardonfestoj, la fideluloj venas por preĝi kaj trinki ĉe la sakra fontano esperante la kuracon (fontano Saint-Nicodème de Pluméliau kaj fontano de saint-Mériadec en Stival, Morbihan), la fekundecon (fontano de Quelven, Morbihan), la protekton (fontano de Saint-Jaoua, Finistère) aŭ eĉ la divenadon (fontano de Bodilis, Finistère).