| RELIGIA HEREDAĴO DE BRETONIO (Patrimoine religieux de la Bretagne) | |
|
La religia heredaĵo de Bretonio, aparte videbla kaj originala, konsistigas unu el la fontoj de la "bretona sorĉo". |
|
|
Ekzistas preskaŭ neniu mara aŭ interna pejzaĝo sen marko per ŝtona
kruco, statuo, sonorilturo de preĝejo aŭ kapelo, kiu estas esprimo de la
religia fervoro de la bretona popolo dum jarcentoj kaj ankoraŭ hodiaŭ
artaj kaj arkitekturaj mirindaĵoj por ĉiuj vizitantoj, kiuj lasas al si
la tempon por malkovri ilin je kurbiĝo de padoj. |
Camaret |
| Se Bretonio posedas naŭ katedralojn, ĉiuj tre belaj, kaj ankaŭ belegajn preĝejojn romanikajn kaj ĉefe gotikajn, | |
| Tio estas verŝajne tiuj humilaj vilaĝaj preĝejoj, tiuj etaj kapeloj nestintaj en senarbejoj kaj ĝiaj sennombraj kalvarioj dissemitaj rande de padoj, konstruitaj per granito, skisto, ardezo,... kiuj havas patinaspekton pro la klimato kaj spiriton nenie aliloke troveblajn. | ![]() Kalvario de Tronoër |
| Ekstreme originalaj, la paroĥaj enklavoj konsitigas arojn tute mirindajn, kun kalvarioj, iuj kun centoj da ŝtonaj personetoj , veraj bildolibroj el granito uzataj antaŭlonge por la popolklerigo. |
Paroĥa enklavo |
| La interno de la preĝejoj kaj de la kapeloj ofte mem entenas aliajn trezorojn nediveneblajn : mirindajn jubeojn, tutbelajn vitralojn, kortuŝajn dankŝildojn, luksajn orgenmeblojn, baptejojn kaj standardojn, lignajn aŭ ŝtonajn retablojn kun brila polikromio kaj precipe mirindajn statuojn de sanktuloj. | ![]() Notre Dame du Yaudet |
|
Bretonio enkalkulas efektive, centojn da sanktuloj, la plej multo ne agnoskata
de Romo kaj al kiuj oni ofte atribuis ĉiujn specojn de virtoj kaj de kapablecoj,
precipe pri kuracado.
Kuracajn virtojn oni atribuis ankaŭ al multaj fontoj kaj fontanoj en Bretonio, verŝajne pluvivado de kredoj antaŭaj al kristianismo. |
![]() Fontano St Nicodème |
| Alia originala marko de la bretona religia arto estas la familiareco kun la morto : la "ankuo" en la bretona, reprezentita laŭ diversaj formoj en multaj sanktejoj. | |
| La religia heredaĵo de Bretonio, tio estas ankaŭ unu el la plej riĉaj kolektoj de tradiciaj kantikoj en Eŭropo, kiu miksiĝas kun la profana kolekto kaj kiun oni povas ankaŭ aŭdi dum multaj koncertoj kaj recitaloj en la preĝejoj kaj kapeloj de la lando. | |
| Bretonio, tio estas ankaŭ la lando de la pardonfestoj, tiuj jaraj kunvenoj, kiuj povas arigi ĝis plurajn dekmilojn da personoj kiel en Sainte-Anne d'Auray je la fino de Julio, aŭ ankaŭ tiuj pli modestaj festoj honore al loka sanktulo. | ![]() Mara pardonprocesio |
| Ĉiufoje, tio estas la kialo por eligi la procesiajn standardojn kaj kelkfoje la sanktulajn statuojn. Tiuj religiaj festoj, ankoraŭ vivplenaj, estas ankaŭ la preteksto por profanaj ĝojiĝoj kaj aparte bona okazo por trinki, manĝi kaj danci. | |
Depost la humilaj ermitejoj de la unuaj jarcentoj, ofte sur insuloj, ĝis la plej aŭdacaj nuntempaj kreaĵoj, precipe en la vitralarto, la religia heredaĵo prezentas variecon kaj riĉecon kvazaŭ senlimajn. |
![]() Le Folgoët |