Krespoj kaj salkrespoj en Bretonio
|
|
Bretonio konvinkis nin. Ĝi plaĉas kaj ĉarmas
pro siaj naturaj spacoj, sia marbordo, siaj malnovaj ŝtonoj, sia akceptado kaj
sia gastronomio. |
M.C. GAULTIER
Prezidantino de la bretona Federacio de la krespofarado
Historio de la krespo : ĝia historio estas legendo
|
|
Antaŭ dekoj da jarcentoj kaj eĉ pli,
arkeologiaj prifosoj informis nin pri la vivo je la epoko de Merleno. Apud la
sarkofago de Viviana, oni retrovis fragmentojn de grenmuelŝtono, tiam oni
pensis, ke la salkrespoj, simpla miksaĵo de faruno kaj akvo, verŝajne
estis aperintaj antaŭ 7000 jaroj antaŭ Kristo. |
Krespoj aŭ salkrespoj : kiu diferenco ?
Tiun demandon oni faras nek en Normandio nek en la Centra Montaro, kie oni preparas nur la fagopiran salkrespon sufiĉe dikan. Oni ankaŭ ne demandas al la inicitoj, kiuj respondas per kvazaŭ unu voĉo :
|
Salkrespo = fagopiro = sala gusto
|
Krespo = tritiko = dolĉa gusto
|
![]() |
![]() |
La punta krespo
Mezvoje inter la krespo kaj la biskvito, la punta krespo estis inventita en 1866, en Kempero (Quimper), de Marie-Catherine Cornic. Oni faris ĝin klinante la "pillig" (la platon) sur du dikaj ŝtonoj. Turnita, la fajna krespo estis poste rulata ĉirkaŭ tranĉilo. Pluraj kemperaj ŝildoj fabrikis ĝin. En 1936, oni finpretigis la maŝinon, kiu ebligis la multobligon de la produktado.
Kelkaj receptoj :
La grandaj klasikaj : la salkrespoj
|
Kun spegulovo 1 salkrespo, 1 ovoflavo, duonsalita butero, salo, pipro Varmigi nukseton da duonsalita butero sur pato. Surmeti salkrespon. Lasi varmiĝi dum 30 sekundoj, turni ĝin, denove buteri ĝin. Meti la ovoflavon ĉe la centron. Faldi la randojn de la salkrespo al la ovo lasante ĝin videbla (tiel estas kvadrato). Ankoraŭ kuiri dum kelkaj sekundoj, sufiĉe por varmigi la ovon. Sali, pipri kaj tuj servi.
|
Kun miksita ovo 1 salkrespo, 1 ovo, 1 kafkulereto da freŝa kremo, duonsalita butero, salo, pipro. Rompi la ovon en tason. Aldoni la freŝan kremon, la salon kaj la pipron. Bati la tuton per forko. Varmigi nukseton da duonsalita butero sur la pato. Surmeti salkrespon. Lasi varmiĝi dum 30 sekundoj, turni ĝin, surverŝi la tasenhavon. Aldoni etan nukseton da duonsalita butero. Lasi kuiriĝi dum 1 minuto sur malforta varmo. Kvadrate faldi kaj servi. |
|
Kun ovo kaj fromaĝo 1 salkrespo, 1 ovoflavo, 1 dika pinĉo da raspita grujero, duonsalita butero, salo, pipro. Varmigi nukseton da duonsalita butero sur pato. Surmeti salkrespon. Lasi varmiĝi dum 30 sekundoj, turni ĝin, denove buteri ĝin. Surrompi la ovon kaj etendi ĝin per forko. Sali, pipri, aldoni la raspitan grujeron, lasi kuiriĝi ankoraŭ dum 30 sekundoj. Duone faldi kaj servi.
|
La kompleta 1 salkrespo, 1 ŝinkotranĉo, 1 ovo, 1 dika pinĉo da raspita grujero, duonsalita butero, pipro. Varmigi nukseton da duonsalita butero sur pato. Surmeti salkrespon. lasi varmiĝi dum 30 sekundoj, turni ĝin, denove buteri ĝin. Surmeti ŝinkotranĉon ĉe la centron kaj surrompi la ovon. Etendi la ovoblankon kiel eblas sen trui la ovoflavon. Pipri kaj disŝuti la raspitan grujeron (ne necesas sali). Lasi kuiriĝi sur malforta varmo ĝis la ovoblanko fariĝas netravidebla. Tiam faldi la salkrespajn randojn al la centro lasante videbla la ovoflavon kaj servi. |
La krespoj
Ĝenerale, oni surmetas la
garnaĵojn de krespoj ĉiam sur varma krespo, se ĝi estas ĵus farita,
same kiel se ĝi estas revarmigita.
Se la krespo estas malvarma, necesos do revarmigi ĝin sur pato kun nukseto da
butero dum 30 sekundoj sur ĉiu flanko. Poste, ŝovi ĝin sur teleron,
garni ĝin, faldi ĝin kaj servi ĝin.
|
Kun konfitaĵo 1 varma krespo, 1 supkulero da konfitaĵo laŭplaĉe, 1 peceto da freŝa duonsalita butero. Etendi la konfitaĵon sur la krespo, kvarone faldi ĝin. Surmeti la buteron kaj servi. |
La flamigita krespo 1 varma krespo, 1 nukseto da duonsalita butero, 1 kafkulero da sukero, 2 supkuleroj da alkoholo laŭplaĉe (rumo, brando, Grand Marnier, Cointreau...) S urmeti la buteron sur la krespon. Kvarone faldi. Disŝuti sukeron. Disverŝi la alkoholon sur la krespo kaj flamigi ĝin.
|
|
Kun kompoto 1 varma krespo, 2 supkuleroj da kompoto (pomoj, piroj, persikoj, prunoj...), 1 kafkulero da sukero V armetigi la kompoton, etendi ĝin sur la krespon. Duone faldi la krespon, disŝuti sukeron. |
La krespoj el tritiko
Ilaro
1 grejsa terpoto aŭ 1 bovlego, 1 ligna kulero kun ligna
tenilo, 1 kulerego, 1 ligna spatelo, 2 krespoplatoj aŭ 2 krespopatoj kun neadhera
tegaĵo kaj plataj randoj, 1 tola aŭ sorbpapera tamponeto por grasigi la
paton.
Krespopsto de Okcidenta Bretonio (Basse-Bretagne)
Por ĉirkaŭ 24 krespoj, preparo :
10 minutoj, ripozo : 1 horo.
250 g da tritikfaruno, 3 supkuleroj da fagopira faruno, 1 ovo, 120 g da sukero,
120 g da fandita duonsalita butero, 1 granda glaso da akvo (25 cl),
1 kafkulero da pulvera cinamo (cannelle), 1 supkulero da oranĝflora akvo,
2 supkuleroj da cidra brando aŭ da kalvadoso, 1 taso (ĉ. 150 g)
da mola butero por grasigi la paton.
Miksi la farunojn en la grejsa terpoto aŭ en la bovlego. Fosi puton en la centro, enrompi la ovon. Aldoni la sukeron. Ekturni la paston per la ligna kulero (en la centro) enigante iom post iom la akvon kaj la lakton. Dolĉe prilabori tiun miksaĵon por homogeniigi la paston, sen grumeloj. Aldoni la fanditan buteron kaj la parfumojn. Turni ankoraŭ iomete, lasi ripozi dum 1 h.