|
La katolika Kontraŭreformo (17-a) stimulis la reprezenton de la misteroj
de la Virgulino, de la sankta sakramento, de la purgatorio kaj de la forpasintoj
sur la retabloj pagitaj de la frataroj. |
|
|
La retablo estas verko ornamita de skulptaĵoj kaj de pentraĵoj, destinitaj al ornamado de la altaro. La retabloj, malgrandaj en la mezepoko, lokintaj sur la altaro por la ekspozicio de la relikvoj fariĝas en la 17-a jarcento, arkitektura elemento kun graveco. En Leono kaj Kornvalo, la retabloj estas lignaj. En Okcidenta Bretonio kaj en la Vanna regiono, ili ofte estis konstruitaj de lavalaj arkitektoj, per majena marmoro aŭ per anĝevia kvarcalima kalka ŝtono. |
![]() |
|
|
|