La vilaĝoj kun kampara heredaĵo (Les communes du patrimoine rural)


La Regiona Konsilio de Bretonio deziris helpi la vilaĝojn, kiuj posedas interesan arigitan aŭ disan arkitekturan heredaĵon, por valorigi ĝin kaj konigi ĝin.


En la sama spirito kiel la karakteraj urbetoj, iuj vilaĝoj grupiĝis en asocio "Vilaĝoj kun kampara heredaĵo" ("communes du patrimoine rural").
Hodiaŭ 15 vilaĝoj estas akceptitaj. Pluraj aliaj estas kandidatoj.