Titolo : La monteto Sankta-Mikaelo, historio kaj turismo

Aŭtoro : Christian Bertin

116 paĝoj. Formato A5.

Prezo : 6,5 Eŭroj.

 

La monteto Sankta-Mikaelo estas rokego, kiu staras en la golfo Sankta-Mikaelo inter Normandio kaj Bretonio en Francio. Ĝi estas unu el la plej vizitataj lokoj en Francio post la Efelturo kaj la kastelo de Versailles.

Sur tiu rokego ligita al la eŭropa kontinento per veturdigo staras abatejo kun ĉirkaŭa vilaĝo sirmita de ĉirkaŭanta remparoj.

Tiu rokego kulminas je 80 metroj super la marnivelo kaj je tiu alteco situas la planko de la abateja preĝejo.

Konstruaĵoj sur du niveloj estis necesaj ĉirkaŭ la monteto por subteni la supran abatejan preĝejon.

La monteto Sankta-Mikaelo ankaŭ rolis en la historio de Francio. Ĝi ĉiam rezistis al la Angloj.

Tabelo de la enhavo :

1        La monteto Sankta-Mikaelo kaj la historio

1.1     La sonĝo de Aŭbert en 708

1.2     La romanika preĝejo ekde 1023

1.3     La Mirindaĵo [1204-1228]

1.4     Disfalo de la romanika ĥorejo en 1421

1.5     Fino de la gotika ĥorejo en 1523

1.6     La prizono de 1792 ĝis 1863

1.7     Historia monumento en 1874

2        Priskribo de la urbeto

3        Priskribo de la abatejo

3.1     La konstruaĵoj de la abatejo

3.2     La unua aŭ malsupra nivelo de la abatejo

3.3     La dua aŭ meza nivelo de la abatejo

3.4     La tria aŭ supera nivelo de la abatejo

4        Ĉirkaŭ la monteto Sankta-Mikaelo

5        Historio de la konstruado de la abatejo

6        La oficoj sur la monteto Sankta-Mikaelo

7        La vivo sur la monteto

8        La ordeno de sankta Benedikto

9        Historiaj personoj kaj lokoj

10      Genealogioj

11      Religia kaj arkitektura glosaro

12      Referencoj