Listo de la programoj / liste des programmes
Sakliteroj, vi devas fari la plej longan vorton per 9 literoj
Sakvorto, post elekto de vortlisto, vi devas trovi vorton hazarde elektitan de tiu listo
Sudokilo, por generi kaj solvi sudokojn
Multidic, franca-esperanta kaj esperanta-franca vortaro sur CD-ROM
Espamuse, programo por lerni esperantajn vortojn per bildoj, klarigo de reguloj kaj ekzercoj sur CD-ROM
Nouveau Cours d'Espéranto avec ou sans professeur de
Edmond Ludwig kaj Renée Triolle eldonita de "Heroldo de Esperanto" (183p) en version électronique
Programo "Sakliteroj"

Sakliteroj estas ludprogramo tute en esperanto kaj nur en
esperanto.
Sakliteroj similas al la
televida ludo "Les chiffres et les lettres"
por la parto rilata al la literoj.
Sakliteroj estas
programo, kiu hazarde elektas 9 literojn laŭ la
frekvenco de la esperantaj literoj kaj poste vi kaj eventuale la aliaj
ludantoj havas limigitan tempon por fari kiel eble plej longan vorton
per ili.
Fine de la limigita tempo, la komputilo petas de la ludantoj la nombron
de la literoj en la vorto, kiun ili trovis kaj petas la vorton de tiu,
kiu
anoncis la plej longan vorton. La komputilo kontrolas la vorton en la
programvortaro, kiu enhavas 47500 vortojn aŭ kunmetitaĵojn malpli
longajn aŭ egallongajn al 9 literoj. Poste la komputilo siavice
proponas la plej longan vorton, kiu ekzistas en la vortaro kun tiuj
literoj.
Bona vorto gajnigas tiom da poentoj kiom da literoj en la vorto,
malbona vorto perdigas saman nombron da poentoj.
La plej bonaj rezultoj povas esti registritaj kaj tiel vi povas kompari
vian nivelon al la nivelo de aliaj ludantoj.
Tiu ludo estis jam publike
prezentata en iu vespero de la
esperanta semajno de Plouézec en 2004 kaj la ĉeestantaro ludis per ĝi.
La nuna versio estas facile instalebla kaj uzebla poste sen reta
konekto.
Tiu programo estas senpaga. Por elŝuti ĝin,
klaku al
instalprogramo
por sakliteroj.
Programo "Sakvorto"

Sakvorto estas ludprogramo tute en esperanto kaj nur en
esperanto.
Sakvorto proponas al vi
plurajn vortlistojn: fruktoj, floroj, korpo,
vestaĵoj kaj la 9 listoj de la oficiala radikaro de Esperanto.
Vi povos elekti vortliston, ludrapidecon (malrapidan, mezrapidan kaj
rapidan) ludformon (sola ludado, ludado kontraŭ la komputilo aŭ kontraŭ
aliaj ludantoj)
La programo hazarde elektos vortojn el la vortlisto elektita de vi, kaj
montros al vi tabelon kun senliteraj fakoj kaj atendos de vi proponon
de litero aŭ de vorto.
Se vi sole ludas, la komputilo kalkulos la tempon, kiun vi bezonas por
trovi la diversajn vortojn.
Se vi ludas kontraŭ la komputilo aŭ kontraŭ aliaj ludantoj, bona litero
gajnigos unu poenton al vi kaj malbona litero perdigos unu poenton.
Vi povs kompari vian nivelon al la nivelo de aliaj ludantoj.
Tiu ludo estis jam publike prezentata en iu vespero de la
esperanta semajno de Plouézec en 2004 kaj la ĉeestantaro ludis per ĝi.
La nuna versio estas facile instalebla kaj uzebla poste sen reta
konekto.
Tiu programo estas senpaga. Por elŝuti ĝin, klaku al instalprogramo por
sakvorto.
Programo "Sudokilo"

Sudokilo estas programo tute en esperanto kaj nur en
esperanto, kiu ebligas hazarde generi kaj solvi sudokojn. Vi povas
ordoni al la programo solvi sudokon paŝon post paŝo, vi povas retroiri
kaj vi povas entajpi viajn sudokojn kaj ordoni ilian solvadon per la
programo.
Jen artikolo pri la ludo sudoko
Tiu programo estas senpaga.
Por elŝuti la programon, klaku al sudokilo (versio 1.1)
Programo "Multidic"

Post MultiDic 1999, 2000 kaj 2001 MultiDic2003 estas
programo sur CDROMO ebligante vidigi grandan franca-esperantan vortaron
kun pli ol 51000 terminoj kaj 1600 bildoj, inversan esperantan-francan
vortaron kaj pli ol 60 fakaj vortaroj. Tiu programo ebligas la rapidan
sercadon de vortoj kaj la
vidigon de multaj esprimoj por preskaŭ ĉiuj terminoj. Ĝi estas tre
utila por tradukado.
La dialogoj estas aŭ en la franca aŭ en esperanto.
Por IBM-PC-kongruaj komputiloj kun vindozaj 98 kaj postaj. Ne necesas
pliaj programoj por funkciigi ĝin.
Por pliaj informoj, klaku al Multidic
2003
Programo "Espamuse"

EspAmuse estas programo sur CDROMO, kiu enhavas
malgrandan francan esperantan vortaron ilustritan
per pli ol 700 bildoj kun sonoj por la prononco.
Elekto de vorto el listo vidigas tradukon aŭ prezenton de la temo kun
ikono de laŭtparolilo.
La bildoj etas arigitaj laŭ 11 temoj: "diversaj vortoj", "ciferoj kaj
koloroj",
"sportoj kaj ludoj", "domo", "muziko", "bestoj", "fruktoj, trinkaĵoj
kaj legomoj", "naturo",
"homo", "vestaĵoj", "objektoj kaj formoj". La programo prezentas sur
ĉiu ekrano 8 el ili kun la nomo
en esperanto por lerni ilin.
Poste okazas kontrolo per prezento de nur unu esperanta vorto kaj 8
objektoj, kaj la ludanto
devas klaki al la bona bildo. La ludantoj ricevas poentojn.
Por la gramatiko estas 12 temoj: "prononco", "konjugacio",
"masklo/ino", "idoj", "nomoj kaj adjektivoj",
"malaj vortoj", "rektaj komplementoj", "kial, kiel, kiam", "kio, kiu,
kie", komparado", "aĵoj kaj ecoj",
"igi kaj igi". Poste kontrolo eblas per propono de pluraj tradukoj.
Por IBM-PC-kongruaj komputiloj kun vindozaj 98 kaj postaj. Ne necesas
pliaj programoj por funkciigi ĝin.
Por pliaj informoj, klaku al EspAmuse
Programo "NOUVEAU COURS D'ESPÉRANTO" avec ou sans professeur"
Jen elektronika versio de la libro de Edmond Ludwig kaj Renée Triolle eldonita de "Heroldo de Esperanto" (183p), kun franca-esperanta
(8500 kapvortoj) kaj esperanta-franca (6400 kapvortoj) vortaroj.
Libreto kun disketo por PC kun Vindozo 95-98.
La kompleta kurso estas videbla per tiu programo.
Tiu komputila kurso funkcias nur en IBM-PC-kongruaj komputiloj kun
Vindozo 95-98-2000-XP.
Sur ekrano, per duklava frapo aŭ musbutona premo, vi povas aperigi
- la kurson
- la antaŭparolon
- la ekzercajn korektojn
- la gramatikon
- la antologion
- la esperantan-francan vortaron
- la francan-esperantan vortaron
laŭ via plaĉo kvazaŭ ĉiuj tiuj libroj estus malfermitaj sur via tablo.
Plie per serĉa ordono vi povas tuj aperigi sur la ekrano la tekston,
kiu enhavas la vorton aŭ esprimon al kiu vi deziras aliri.
Pliaj informoj per klako al NCE